Google Chrome | |
---|---|
Aŭtoro | |
Lasta stabila versio | 81.0.4044.122 (21-a de aprilo 2020) |
Operaciumo | Vindozo, GNU k Linukso, OS X, Android kaj iOS |
Programlingvo | C++ |
Programtipo | Foliumilo |
Permesilo | Mallibera programaro |
Retejo | Oficiala retejo |
Google Chrome estas foliumilo programita de Google. Ĝi estas mallibera programo. Ĝi estis anoncita la 1-an de septembro 2008 per bildrakonto de Scott McCloud[1] distribuita sub la permesilo "Creative Commons Atribuo-Nekomerca-Neniuj derivaĵoj 2.5" kaj sendita per retpoŝto al kelkaj blogistoj.[2] Poste la oficiala blogo de Google ripetis la anoncon.[3]