Kajovoj | |
---|---|
![]() ![]() | |
etno • usona indiana tribo | |
indianoj • nordamerikaj indianoj | |
Suma populacio | |
12 000 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
kiova/kajova lingvo • angla lingvo | |
Religio | |
indiĝena amerika eklezio • kristanismo • animismo | |
La kajovoj aŭ kiovoj,[1] angle Kiowa (prononco laŭ sistemo IFA ˈkaɪ.əwə, ˈkaɪ.əwɑː aŭ ˈkaɪ.əweɪ), sialingve Cáuigú (laŭ sistemo IFA kɔ́jɡʷú) estas grupiĝo el la preriindianoj kaj ilia lingvo estas de la jam menciita kiova-tanoa lingvaro. Ili migris de la okcidenta teritorio de la pli posta usona subŝtato Montano (kreita nur en 1889) suden al la Roka Montaro en Koloradio en la 17-a kaj 18-a jarcentoj, kaj finfine al la sudaj ebenaĵoj en la frua 19-a jarcento. En 1867, la kajovoj estis translokigitaj al rezervejo en sudokcidenta Oklahomo.