Manato estas genro de sirenoj. La kariba manato (Trichechus manatus) vivas apud la karibmaraj insuloj, la amazona manato (Trichechus inunguis) vivas en la estuaroj de Amazono kaj Orinoko, dum la afrika manato (Trichechus senegalensis) vivas en estuaroj de riveroj laŭ la okcidenta marbordo de Afriko inter la rivero Senegalo en Gambio kaj la rivero Kvanzo en Angolo.