Acoelomorpha estas sub-filumo de tre simplaj kaj malgrandaj mild-korpaj animaloj kun planula-ecaj trajtoj kiuj vivas en maraj aŭ saletaj akvoj. Ili kutime loĝas inter granoj de sedimento, naĝante kiel planktono, aŭ ŝvebante super aliaj organismoj, kiel algoj kaj koraluloj.[1] Kun la escepto de du nesalakvaj specioj, ĉiuj konataj Akoelomorfuloj estas marbestoj.[2]