Amafera filmo

La fama filmkiso inter George Peppard kaj Audrey Hepburn ĉe la fino de Breakfast at Tiffany's (1961). La filmo ankaŭ estas ekzemplo de romantika komedio.

Amafera filmo estas kinematografia ĝenro kies intrigo centras sur amrakonto centrita pri volupto, emocio, la romantika amo inter la ĉeffiguroj kaj ilia rilato. Kutime, dum la filmo la roluloj spertas streĉitecojn en siaj ĉiutagaj vivoj, malhelpojn kaj financajn kaj sanproblemojn kaj en kelkaj kazoj unu rolulo travivas malfidelon de la alia partnero [1].

Tyrone Power pasie brakumas Alice Faye en la 1938 filmo Alexander's Ragtime Band.

Romantikaj filmoj foje esploras malsamajn temojn inter paroj kiel amo ĉe unua vido, Nereciproka amo, obseda amo, sentimentala amo, spirita amo, malpermesita amo, platona amo, seksa amo, eksplodema kaj detrua amo, tragedia amo kaj pli. Romantikaj filmoj estas uzataj de spektantoj kiel fantazio aŭ fuĝo de realeco. Memkompreneble, en romantikaj televidserioj, la evoluo de la rilato inter partneroj povas esti disvastigita dum pluraj epizodoj.

  1. Romance Films, www.filmsite.org

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne