Anakreono

Anakreono
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1999 (1999-12-02)
en Teos
Morto 3-an de januaro 2005 (2005-01-03) (5-jaraĝa)
en Teos
Lingvoj antikva grekaionia greka
Okupo
Okupo poeto
epigramisto
verkisto
Hofmeister (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Anakreono (en greka Ἀνακρέων) estis greka poeto naskiĝinta en la urbo ionia de Teos, situanta ĉe la marbordo de Malgrand-Azio (aktuale Siğacik, en Turkio), pli malpli en la epoko de la morto de Sapfo de Lesbo.

Anakreono

Oni supozas, ke lia vivo okazis inter la jaroj 572 kaj 485 a. K. El minaco persa, la loĝantaro de Ionio elmigris al Trakio, kie ili fondis urbon Abderon. Kun ili alvenas la juna poeto Anakreono, kiu ŝajne tie verkas siajn unuajn versojn. De Abdero li pasis al Samoso, al la kortego de la tirano Polikrato, kiu alvokas lin por instruisto de lia samnoma filo. Post la murdo de Polikrato (522 a. K.), Anakreono translokiĝas al Ateno, al kortego de Pisistratidoj, estrita de Hipio, kiu en la jaro 514 a. K. estis same murdita. Hipio estis sendita specialan ŝipon por translokigi lin, laŭ rakonto de Herodoto kaj la pseŭdo-Aristotelo. Post tio, oni scias neniom pli pri Anakreono, kiu eble mortis en Ateno, kie oni trovis statuojn de li kaj aliajn similajn restojn.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne