Antisemitismo,[1][2] alternative ankaŭ nomata kontraŭjudismo,[3] estas konscia aŭ nekonscia ideologio, origine religia kaj poste rasisma, konsistanta en sistemo de antaŭjuĝoj kaj/aŭ diskriminaciado kontraŭ hebreoj/judoj. La vorto Antisemitismus estis kreita en Germanio en la 19-a jarcento, poste aperis ekzemple en la Nurenbergaj leĝoj en la jaro 1935.
La plej terura kontraŭjuda okazaĵo en la historio estis la popolekstermado nomata holokaŭsto, t. e. la mortigado de ses milionoj da judoj en la spaco de kelkaj jaroj fare de la nazia diktatoreco en 1940-aj jaroj. La «fina solvo» de la Nazioj estis mortigi ilin ĉiujn, kaj efektive duono de la judoj de Eŭropo tiam pereis.