Koloro de malhelo ĝis helo montras gravecon de la okazintaĵojAmasaj manifestacioj en la stratoj de Egiptio, Tunizio, Jemeno kaj Sirio (supre maldekstre, dekstrume)Fotomontaĵo
La revolucioj kaj protestoj en la araba mondo de 2010 al 2012, nomataj laŭ diversaj amaskomunikiloj kiel Demokratia araba revolucio aŭ la Araba printempo (Araba: الربيع العربي, transliterumo: a-rabi'a al-arabi) estis serio de popolaj ribeliĝoj en kelkaj arabaj landoj, ĉefe en la nordo de Afriko, kvalifikitaj kiel revolucio fare de la internaciaj amaskomunikiloj, kiuj ekiĝis per la tunizia revolucio, kies dato estas prenita kiam la 26-jaraĝa junulo Mohamed Bouazizi sinmortigis. Ili konsistas el ribeloj neniam antaŭe okazintaj en la araba mondo, ĉar, eĉ se en tiu regiono ekzistis pluraj laikismaj kaj respublikanaj revolucioj, ĝis nun ili ĉiam naskiĝis ene de militistaj ŝtatpuĉoj kaj kiel rezulto naskiĝis aŭtoritatecaj reĝimoj sen tiom da popola subteno, kaj la nunaj revolucioj estas karakterizitaj je demokratiaj plendoj kaj plibonigo de la vivkondiĉoj. Tamen en multaj kazoj islamismaj partioj malaltigis la kvaliton de laikeco, kiun oni ĝuis ekzemple en Tunizio aŭ Egipto.
Protestaj manifestacioj estis akompanitaj de strikoj, marŝoj kaj amaskunvenoj. En iuj landoj protesto kaŭzis ŝanĝon de reĝimo, rezignon aŭ forigon de la reganto, en aliaj, diversaj registaraj reformoj estis efektivigitaj kiel la nuligo de krizaj regularoj, aŭ diversaj avantaĝoj estis donitaj al la loĝantoj de la lando kiel malaltigo de manĝaĵaj prezoj.