Arkonto[1] aŭ Arĥonto (greke: άρχων, pluralo άρχοντες) estas greka vorto, kiu signifas „reganto, reganta (civitano), superulo“, kiu estas ofte uzata kiel titolo de specifa publika oficejo. Temas pri substancivigita participo estanteca, el radiko αρχ-, kiu estas derivita el la sama bazo arĥ (latina arci, ekz.: arĥiepiskopo) kiel hierarĥio, arĥianĝelo aŭ monarĥo.