Arta lingvo estas konstruita lingvo kreita por uzo en arta verko aŭ por esti arta verko en si mem. Tiele, ĝi kontrastas al praktikcela planlingvo aŭ filozofia lingvo. Dum tiu lasta esence estas komunikilo aŭ esplorilo, artaj lingvoj vere estas artaĵoj.
La kategorioj ne estas ekskluzivaj; se la kreinto de lingvo celas ĝin esti kaj bela kaj utila, ĝi povas esti arta lingvo kaj ankaŭ helplingvo, filozofia lingvo aŭ eksperimenta lingvo.
La terminon "arta lingvo" oni jam en la frua tempo de Esperanto uzis por planlingvoj aŭ konstruitaj lingvoj ĝenerale; ĝi uziĝas plurfoje en "Esenco kaj Estonteco de la Internacia Lingvo" de L. L. Zamenhof kaj aliaj liaj verkoj por priskribi Esperanton, Volapukon ktp. Pli lastatempe ĝi uziĝis kontraste al "planlingvo" kaj "internacia helplingvo" por signifi la lingvojn, kiujn homoj kreis ĉefe por artaj kaj ne por praktikaj celoj. Ĉi tiu artikolo temas pri "artaj lingvoj" laŭ ĉi tiu pli moderna uzo.
Estas diversaj skoloj pri la farado de artaj lingvoj, ĉefe la naturisma skolo, kiu celas fari lingvojn kun natureca komplikeco kaj historia profundo, aparte per farado de fikcia pralingvo el kiu oni evoluigas unu aŭ plurajn aliajn artajn lingvojn. Tiel faris J. R. R. Tolkien, ekzemple, en sia familio de elfaj lingvoj, kaj Mark Rosenfelder en sia familio Verdurian. Aliaj skoloj faras lingvojn intence malnaturajn, kredeble parolataj de ne-homaj estaĵoj, aŭ lingvojn tiel regulajn kiel ekz. Esperanto sed sen ties helplingva celo.