Aviceno | |||||
---|---|---|---|---|---|
Desegno de Aviceno el 1271
| |||||
Persona informo | |||||
ابن سینا | |||||
Naskonomo | perse ابن سيناarabe ابن سينا, Ibn Sīnālatine Avicennagreke Aβιτζιανός | ||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 979 en Afŝana, Transoksiano, Samanida Imperio | ||||
Morto | 18-an de junio 1037 (57-jaraĝa) en Hamadano, Kakuyids | ||||
Tombo | Avicenna Mausoleum (en) 34° 47′ 30″ Nordo 48° 30′ 47″ Oriento / 34.79153 °N, 48.51317 °O (mapo) vd | ||||
Religio | islamo • Ŝijaismo vd | ||||
Lingvoj | araba • persa vd | ||||
Loĝloko | Ŝahr-e Rej • Buĥaro • Urgenĉo • Gurgan • Hamadano vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo matematikisto kemiisto etikisto islamjuristo fizikisto kuracisto muzika teoriisto poeto astronomo verkisto vd | ||||
Laborkampo | Medicino, aromoterapio, filozofio, logiko, Kalam, poezio, teologio, terscienco, filozofio de scienco, fiziko, psikologio, astronomio, kemio, geologio kaj meĥaniko vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Kanono de Medicino ❦ La Libro de Kuraco ❦ Al-isharat wa al-tanbihat vd | ||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Aviceno aŭ Ibn Sīnā (perse ابن سينا, arabe ابن سينا, Ibn Sīnā, latine Avicenna, greke Aβιτζιανός; naskiĝis la 16-an de aŭgusto 980 en Afŝana, mortis la 18-an de junio 1037 en Hamadan) estis persa filozofo, kuracisto kaj astronomo.
Krome oni povas konsideri lin ankaŭ matematikisto, fizikisto, kemiisto, poeto, psikologo, teologo, islam-fakulo, Koran-fakulo, soldato kaj politikisto kaj do fakte li estis siatempa saĝulo.[1]
Lia kompleta arablingva nomo estas أبو علي الحسين بن عبد الله بن الحسن بن علي بن سينا (Abu-Ali al-Husajn ibn Abd-Allah ibn al-Hassan ibn Ali ibn Sina). Li ankaŭ estas konata, en la araba, kiel la Supera Majstro (الشيخ الرئيس, aŝ-Ŝajĥ ar-Raʾīs). Lia patro estis el Balĥ kaj lia patrino el lia naskiĝloko. Li verkis ĉirkaŭ tridek librojn pri diversaj temoj, ĉefe pri filozofio kaj medicino. La plej famaj estas La libro de la kuracado kaj La kanono de medicino, konata ankaŭ kiel Kanono de Aviceno. Liaj disĉiploj nomis lin aŝ-Ŝajĥ ar-Raʾīs, tio estas 'princo de la saĝuloj', la plej granda de la kuracistoj, la Majstro laŭ antonomazio, aŭ la tria Majstro (post Aristotelo kaj Al-Farabi). Li estas unu el la ĉefaj kuracistoj de ĉiuj tempoj.