Barbican Estate | |||||
---|---|---|---|---|---|
Barbican Estate | |||||
![]() | |||||
grand ensemble (en) ![]() nubskrapulo kvartalo de Londono mixed-use building (en) ![]() ![]() | |||||
Bazaj datoj | |||||
Konstrustilo | brutalismo vd | ||||
Arkitekto | Chamberlin, Powell and Bon vd | ||||
Estiĝo | 1982 | ||||
Malfermo | 1969 | ||||
Areo | 11,76 m² | ||||
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() | ||||
Situo | City | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 51° 31′ 9″ N, 0° 5′ 38″ U (mapo)51.519166666667-0.093888888888898Koordinatoj: 51° 31′ 9″ N, 0° 5′ 38″ U (mapo) [+] | ||||
| |||||
Parto de | City of London Pedway Scheme (en) ![]() ![]() | ||||
| |||||
Retejo | https://www.barbican.org.uk | ||||
La Barbican Estate estas grandskala loĝkonstruaĵo de ĉirkaŭ 2,000 apartamentoj, dometoj kaj domoj situanta en la nordo de la City de Londono, Anglio.
Ĝi situas en areo iam detruita de bombado de la dua mondmilito, 2,2 km nordoriente de Charing Cross [1]. Origine konstruita kiel luloĝejo por mezaj kaj altburĝaj profesiuloj, ĝi restas luksa loĝkomplekso ĝis hodiaŭ. Ĝi enhavas aŭ tuŝas la Barbican Artcentron (Barbican Center), la Muzeon de Londono, la Guildhall Lernejon de Muziko kaj Dramo, la Barbican Public Library, la City of London School for Girls (Grandurbo de Londona Lernejo por Knabinoj) kaj la YMCA (nun fermita), kiuj kune formante la Barbican Komplekso [2].
La komplekso Barbican estas elstara ekzemplo de brita Brutalisma arkitekturo kaj kiel tutaĵo estas listigita kiel konstruaĵo de 2a grado en Britio.
Kiel parto de la komplekso, tri el la plej altaj konstruaĵoj en Londono estis konstruitaj - Cromwell Tower, Shakespeare Tower kaj Lauderdale Tower, kiuj estas 123 metrojn altaj kaj havas ĉiu 42 etaĝojn.