Batalo apud Verdun | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Unua Mondmilito | |||||||
franca armea tranĉeo en 1916
| |||||||
batalo | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Komandantoj | |||||||
Erich von Falkenhayn Kronprinco Vilhelmo Konstantin Schmidt von Knobelsdorf |
Philippe Pétain Robert Nivelle Joseph Joffre | ||||||
Forto | |||||||
la 21-a de februaro: 150 000 soldatoj, 1 257 artilerieroj ; la 28-a de majo: 2 200 artilerieroj |
la 21-a de februaro 1916: 30 000 soldatoj, 281 artilerieroj ; la 28-a de majo: 1 727 artilerieroj | ||||||
Perdoj | |||||||
143 000 mortigitoj 236 000 vunditoj |
163 000 mortigitoj 260 000 vunditoj | ||||||
La batalo apud Verdun okazis dum la Unua Mondmilito inter la 21-a de februaro kaj la 19-a de decembro 1916 apud Verdun en Francio. Tie alfrontiĝis franca kaj germana armeoj en batalo. La strategio de la germanoj estis «elĉerpi la francan armeon», strategio koncipita de generalo Erich von Falkenhayn, superestro de la germana armeo.[1] Per terura obusado, li intencis estigi duoble pli da francaj pereoj ol da germanaj. Sed la batalo fakte evidentiĝis preskaŭ tiel kosta por atakinto, kiel por atakito: inter pli ol 300 000 mortintoj estis 163 000 francoj kaj 143 000 germanoj, kaj finiĝis per reveno en la antaŭan situacion. Krome, inter julio kaj novembro, engaĝiĝis la brita armeo en same sangan kaj vanan batalon apud la ĉefrivero Somme.
Germanflanke bataladis precipe la samaj korpusoj; male la francoj rotaciis 70% el la francaj «haruloj» apud Verdun. Do ampleksigis ties nomo simbolan gravecon kaj kontribuis al la famo de la generalo Philippe Pétain, kiu estris dum la unua parto de tiu batalo. Duaparte, (junio-julio), la germanan puŝadon haltigis la generalo Robert Nivelle, antaŭ ol regajni pli-malpli la perditan terenon ĝis novembro, helpe de sia subulo Charles Mangin.
Retrospektive aperis Verdun kiel loko de plej timiga kaj vana batalo, kie artilerio kaŭzis 80 % da pereoj. La homoj provis nur transvivi tiun inferon, kie eblis nenia movo sub minaco de morto, des pli absurda, ke la milita finrezulto estis evidentiĝonta nula. Verdun — kiel ĉe Somme — estis terura sperto, kies lecionon la germanaj militaj teoriistoj poste komprenos: la foresto de motorveturiloj malhelpis ian movadon. En la jaro 1940, danke al siaj lertaj pafveturiloj, la moveblaj «Panzer», la germana armeo ekprenis Verdun en unu tago.