David Hilbert

David Hilbert
David Hilbert en 1886
David Hilbert en 1886
Persona informo
David Hilbert
Naskiĝo 23-an de januaro 1862 (1862-01-23)
en Königsberg,  Prusio (hodiaŭ Kaliningrad, Rusio)
Morto 14-an de februaro 1943 (1943-02-14) (81-jaraĝa)
en Göttingen,  Germana Regno
Tombo Stadtfriedhof Göttingen (en) Traduki 51° 31′ 57″ Nordo 9° 54′ 35″ Oriento / 51.5325 °N, 9.90969 °O / 51.5325; 9.90969 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Germanio vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Vajmara Respubliko
Germana Imperiestra Regno
Nazia Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Königsberg
Collegium Fridericianum (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Käthe Hilbert (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Franz Hilbert (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo matematikisto
filozofo
universitata instruisto
fizikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Analitiko, geometrio, nombroteorio, matematiko, hilberta spaco, matematika logiko kaj matematika fiziko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Göttingen vd
Doktoreca konsilisto Ferdinand von Lindemann vd
Verkado
Verkoj Anschauliche Geometrie ❦
bazteoremo de Hilbert vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

David HILBERT (naskiĝis la 23-an de januaro 1862 en Königsberg (nun Kaliningrado); mortis la 14-an de februaro 1943 en Göttingen) estis germana matematikisto kaj unu el la plej influaj kaj universalaj matematikistoj de la 19a kaj komenco de la 20a jarcentoj. Hilbert malkovris kaj disvolvigis ampleksan gamon de fundamentaj ideoj en multaj areoj, kiel la invarianta teorio, la variada kalkulo, la konmuta algebro, la algebra nombroteorio, la fundamento de geometrio, la spektra teorio de operatoroj kaj ĝia aplikado al integralaj ekvacioj, la matematika fiziko kaj la fundamento de matematiko (partikulare la pruvteorio).

Hilbert adoptis kaj varme defendis la teorion de serio kaj de transfiniaj nombroj de Georg Cantor. Fama ekzemplo de lia estreco en matematiko estas lia prezentado en 1900 de kolekto de problemoj kiu pavis la vojon por multo de la matematika esplorado de la 20a jarcento.

Hilbert kaj liaj disĉiploj ege kontribuis al establado de rigoro kaj disvolvigis gravajn ilojn uzatajn en moderna matematika fiziko. Hilbert estas konata kiel unu el la fondintoj de la pruvteorio kaj de la matematika logiko, same kiel unu el la unuaj kiuj distingis inter matematiko kaj metamatematiko.[1]

  1. Zach, Richard (2003-07-31). "Hilbert's Program". Stanford Encyclopedia of Philosophy. Alirita la 29an de oktobro 2019.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne