Driado | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Dryas × suendermannii
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La driado [1] (Dryas) estas holarktisa genro de nana staŭda herba planto en la familio de la rozacoj, indiĝena en la arktaj kaj altmontaraj regionoj de Eŭropo, Azio kaj Nordameriko. La genro estas nomata laŭ la greka nimfo Dryas. La klasifiko de Dryas ene de la rozacoj ne estas klara [2][3]. Antaŭe la genro estis metata en la subfamilio de Rosoideae, sed nuntempe ĝi estas metita en la subfamilio de Dryadoideae[4].
Estas tri specioj kaj unu hibrido:
La specioj estas supraĵe similaj al geumo, potentilo kaj fragario, sed diferencas per la floroj kun ok petaloj (malofte sep aŭ ĝis dek), anstataŭ la kvin petaloj trovataj ĉe plimulto de la aliaj genroj en la rozacoj. La floroj estas starigantaj kaj blankaj kun flava centro (Dryas integrifolia, Dryas octopetala) aŭ pendantaj kaj tute flava j (Dryas drummondii), kaj ili estas tenataj okulfrape super la plantetoj. La hibrido havas pale flavajn florojn. Tial ili estas tre popularaj en rokecaj kaj alpaj ĝardenoj.