Elizabeto la 1-a[1] de Anglio (7-a de septembro 1533 – 24-a de marto 1603)[2] estis reĝino de Anglio ekde 17-a de novembro 1558 ĝis sia morto. Nomata "la Virga Monarĥino", "Gloriana", "la Fea Reĝino" kaj "Bona Reĝino Bess", ŝi estis la kvina kaj fina monarko de la Tudora dinastio, kiu heredis la kronon de sia duonfratino Maria la 1-a. Ŝi regis dum periodo de religia ĥaoso en la historio de Anglio.
Elizabeta estis la filino de Henriko la 8-a kaj de Anne Boleyn, lia dua edzino, kiu estis ekzekutita du jarojn kaj duonon post la nasko de Elizabeta. La geedzeco de Anne al Henriko la 8-a estis nuligita, kaj Elizabeta estis deklarita eksterleĝa. Ŝia duon-frato, Eduardo la 6-a, regis ĝis sia morto en 1553, heredinte la kronon al Jane Grey kaj ignorinte la postulojn de siaj du duon-fratinoj, nome Elizabeta kaj la katolika Maria, spite la kontraŭan leĝon. La testamento de Eduardo estis flankigita kaj Maria iĝis reĝino, elpostenigante Lady Jane Grey. Dum la regado de Maria, Elizabeta estis enprizonigita dum preskaŭ unu jaro pro suspekto subteni protestantajn ribelulojn.
En 1558 post la morto de Maria, Elizabeta sukcedis sian duon-fratinon en la trono kaj ekregis per bona konsilantaro.[3] Ŝi ege dependis el grupo de fidindaj konsilistoj, estrita de William Cecil, Lordo Burghley. Unu el ŝiaj unuaj agoj kiel reĝino estis la establado de Angla Protestanta Eklezio, kies Supra Guberniestro ŝi iĝis. Tiu Elizabeta Religiestablo evoluos al la Eklezio de Anglio. Oni esperis, ke Elizabeta edziniĝos kaj produktos heredonton; tamen, spite nombrajn edzoproponojn, ŝi neniam faris tion. Ŝi finfine estis sukcedita de sia kuzo dufoje elpostenigita, Jakobo la 1-a. Ŝi antaŭe estis responsa pro la enprizonigo kaj ekzekuto de la patrino de Jakobo, nome Maria, Reĝino de Skotoj.
En regado, Elizabeta estis pli modera ol ŝiaj patro kaj duon-gefratoj estis.[4] Unu el ŝiaj motoj estis "video et taceo" ("Mi vidas kaj silentas").[5] En religio, ŝi estis relative tolerema kaj evitis sisteman persekutadon. Post la papo Pio la 5-a deklaris ŝin eksterleĝa en 1570 kaj liberigis ŝiajn subulojn el la obeo al ŝi, kelkaj konspiroj minacis ŝian vivon, ĉiuj el kiuj estis venkitaj pere de la helpo de la sekreta servo de la ministroj. Elizabeta estis prudenta pri eksterlandaj aferoj, manovrante inter la gravaj tiamaj potencoj Francio kaj Hispanio. Ŝi nur senentuziasme subtenis nombrajn neefikajn, malbone ekipitajn militkampanjojn en Nederlando, Francio kaj Irlando. Meze de la 1580-aj jaroj, Anglio ne plu povis eviti la militon kontraŭ Hispanio. La malvenko antaŭ Anglio de la Hispana Mararmeo en 1588 asociis Elizabeta-n kun unu el la plej grandaj militvenkoj en la historio de Anglio.
Dum ŝi pliaĝiĝis, Elizabeta iĝis celebrata pro sia virgeco. Aperis kulto pri ŝi, kiu estis celebrata en portretoj, paradoj kaj literaturo de la epoko. La regado de Elizabeta iĝis konata kiel Elizabeta epoko. La periodo estas fama pro la florado de la Angla teatro, hegemoniita de dramaturgoj kiel William Shakespeare kaj Christopher Marlowe, kaj pro la marfaroj de anglaj aventuristoj kiel Francis Drake. Kelkaj historiistoj priskribis Elizabeta-n kiel kolereman, foje nedecideman reganton,[6] tiun kiu ĝuis pli ol sian bonan sorton. Ĉirkaŭ la fino de ŝia regado, serio de ekonomiaj kaj militaj problemoj malfortigis sian popularecon. Elizabeta estas agnoskita kiel karisma plenumanto kaj obstina survivanto en epoko en kiu regado estis malstabila kaj limigita, kaj en kiu monarkoj de najbaraj landoj frontis internajn problemojn kiuj riskigis iliajn tronojn. Post la mallongaj regadoj de ŝiaj duon-gefratoj, ŝiaj 44 jaroj en la trono havigis bonvenan stabilecon por la regno kaj helpis forĝi senton de nacia identeco.[4]