![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri la plej konata planlingvo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Esperanto (apartigilo). |
Esperanto Lingvo Internacia | |
![]() | |
Esperanta Flago | |
planlingvo • internacia planlingvo • aposteriora lingvo • konstruita lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Parolata en | almenaŭ 120 landoj[1]; nenie oficiala lingvo |
Parolantoj | 2 000 000 |
Denaskaj parolantoj | laŭ taksoj inter mil kaj “pluraj miloj”[2][3] |
Skribo | latina kun kelkaj aldonoj |
Lingvistika klasifiko | |
Planlingvo | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | neniu lando; oficiale instruata ekz. en Hungario kaj Ĉinio; multaj NRO-oj (ĉefe Esperanto-asocioj); rekonita de PEN kaj Katolika Eklezio |
Reguligita de | Akademio de Esperanto |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | eo |
ISO 639-2 | epo |
ISO 639-3 | epo |
SIL | ESP |
Glottolog | espe1235 |
Angla nomo | Esperanto |
Franca nomo | espéranto |
Specimeno | |
Sur la kampo, for de l’ mondo, | |
Esperanto, origine la Lingvo Internacia[4], estas la plej disvastiĝinta internacia planlingvo[5]. La nomo de la lingvo venas de la kaŝnomo “D-ro Esperanto„ sub kiu la varsovia okul-kuracisto Ludoviko Lazaro Zamenhofo en la jaro 1887 publikigis la bazon de la lingvo. La unua versio, la rusa, ricevis la cenzuran permeson disvastiĝi en la 26-a de julio; ĉi tiun daton oni konsideras la naskiĝtago de Esperanto[6][7]. Li celis kaj sukcesis krei facile lerneblan neŭtralan lingvon, taŭgan por uzo en la internacia komunikado; la celo tamen ne estas anstataŭigi aliajn, naciajn lingvojn. Pri la deveno de la nomo Esperanto Ludoviko Lazaro Zamenhofo en 1893 klarigis: «La unua broŝuro pri la lingvo Esperanto aperis en … 1887, … sub la titolo: "D-ro Esperanto. Lingvo Internacia, Antaŭparolo kaj Plena Lernolibro." La lingvo en la komenco havis nenian nomon, kaj "Esperanto" estis la pseŭdonimo de la aŭtoro de la lingvo ... sed iom post iom la amikoj de la nova lingvo transportis la estintan (nun jam ne uzatan) pseŭdonimon de la aŭtoro sur la lingvon mem, kiu portas la nomon "Lingvo Esperanto" aŭ simple "Esperanto".»[8][9]
Esperanto kvankam iniciata de unusola persono, historie ĝi tamen estas komuna produktaĵo. En 1887 Esperanton parolis nur manpleno da homoj; Esperanto havis unu el la plej malgrandaj lingvo-komunumoj de la mondo. Ĝi funkciis dekomence kiel lingvo de alternativa komunikado kaj de arta kreipovo[10].
Prelego de Zamenhof en la 1-a monda kongreso de Esperanto en Bulonjo (1905)
Kvankam neniu ŝtato akceptis Esperanton kiel oficialan lingvon, Esperanto tamen eniris en la oficialan instruadon en pluraj landoj kiel Hungario kaj Ĉinio, krom esti unu el la oficialaj lingvoj de formortinta eŭropa mikroŝtato, Moresneto. Esperanto troviĝas en la listo de la 30 lingvoj, kies instruado akiris ie en la mondo la prestiĝan Eaquals-kvaliton[11].
La lingvo estas uzata de internacia komunumo, nombranta laŭ diversaj taksoj cent mil ĝis du milionojn da parolantoj (depende de la lingvonivelo); estas laŭ diversaj taksoj inter proksimume unu kaj pluraj miloj da denaskaj parolantoj[12].
Esperanto akiris kelkajn internaciajn distingojn, ekzemple du rezoluciojn de UNESCO aŭ subtenon de konataj personoj de la publika vivo. Nuntempe ĝi estas uzata por vojaĝado, korespondado, interkompreniĝo dum internaciaj renkontiĝoj kaj kulturaj interŝanĝoj, kongresoj, sciencaj diskutoj, origina kaj tradukita literaturo, muziko, teatro, kino, presita kaj interreta raportadoj, radia kaj televida elsendadoj. Pro la subita apero de virusa pandemio en jaro 2019, la E-o movado adaptiĝis al nova virtuala epoko - universalaj kongresoj kaj ege multaj kunvenoj estis organizitaj per la interreto[13].
La vortprovizo de Esperanto devenas plejparte el la okcidenteŭropaj lingvoj, dum ĝia sintakso kaj morfologio montras ankaŭ slavlingvan influon. La morfemoj ne ŝanĝiĝas kaj oni povas ilin preskaŭ senlime kombini, kreante diverssignifajn vortojn, Esperanto do havas multajn kunaĵojn kun la analizaj lingvoj, al kiuj apartenas ekzemple la ĉina kaj la angla; kontraŭe la interna strukturo de Esperanto certagrade respegulas la aglutinajn lingvojn, kiel la japanan, svahilan aŭ turkan.
En 2012, la lingvo fariĝis la 64-a tradukebla per Google Translate[14]; En 2016, la lingvo fariĝis tradukebla per Yandex Translate[15]; laŭ 2016, Esperanto aperis en listoj de lingvoj plej lernataj[16] kaj konataj en Hungarujo[17].