Esperanto-Ligo de Malsupra Saksio (mallongigo EMAS, germana nomo Esperanto-Liga Niedersachsen) estas landa ligo de Germana Esperanto-Asocio (GEA). Ĝi reprezentas la GEA-membrojn en la federacia lando Malsupra Saksio, subtenas la tutlandan asocion rilate al instruado kaj informado kaj plikonatigas la federacian landon al esperantistoj.