Federico Gobbo | |
---|---|
![]() Federico Gobbo prelegas dum la 44a Malferma Tago, en la Centra Oficejo de UEA | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de marto 1974 en Padovo |
Lingvoj | itala • angla • Esperanto |
Nacieco | italo |
Ŝtataneco | Italio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1997–) esperantologo lingvisto universitata instruisto ![]() |
Federico GOBBO (naskiĝis la 26-an de marto 1974) estas italo kaj loĝas en Amsterdamo. Li estas interlingvisto[1], esperantologo, informadikisto kaj filozofo pri komputado. Liaj ĉefaj esplorinteresoj estas: lingvopolitiko kaj lingvoplanado, (aparte: interlingvistiko kaj esperantologio, kontestataj lingvoj [2][3], movebleco kaj multlingveco) kaj konstruiva lingvistiko (aparte: adpozicia argumentado, lingvolernado en la Metodo Montessori)[4].