Finna lingvo | ||
suomi | ||
moderna lingvo • natura lingvo | ||
---|---|---|
Baltmara finna lingvaro | ||
Parolata en | Finnlando Estonio Svedio Norvegio Rusio | |
Parolantoj | 5 413 380 | |
Denaskaj parolantoj | proksimume 5 milionoj | |
Skribo | latina alfabeto, skandinava brajlo | |
Lingvistika klasifiko | ||
Urala
| ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Finnlando Eŭropa Unio | |
Reguligita de | Finnish Language Office | |
Lingva statuso | 1 sekura | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | fi | |
ISO 639-2 | fin | |
ISO 639-3 | fin | |
SIL | FIN | |
Glottolog | finn1318 | |
Angla nomo | Finnish | |
Franca nomo | finnois | |
Vikipedio | ||
La finna lingvo[1], finne suomi, estas finno-ugra lingvo ĉefe parolata en Finnlando. Ĝi estas fore parenca al la hungara lingvo, al pluraj lingvoj parolataj en Rusujo kaj, pli proksime, al la estona kaj sameaj lingvoj. La lingvon parolas denaske ĉ. 5,5 milionoj da homoj.
La Finna estas lingvo de aglutina tipo, t.e. ĝi kreas vortformojn kaj novajn vortojn per aldono de relative senŝanĝaj morfemoj. En la Finna la aldonataj morfemoj estas lokataj post la radiko kiel finaĵoj kaj sufiksoj. Substantivoj, adjektivoj, pronomoj, numeraloj kaj verboj estas fleksiataj laŭ la rolo, kiun ili havas en frazo. La plej ofta vortordo estas subjekto–verbo–objekto, sed la ampleksa fleksia sistemo permesas ankaŭ aliajn ordojn laŭ bezonoj de stilo, emfazo aŭ informa strukturo. La Finna alfabeto estas derivaĵo de la Latina kun du aldonitaj literoj (ä kaj ö). La ortografio sekvas la principon unu litero = unu sono, kun malmultegaj esceptoj. La lingvo distingas longajn kaj mallongajn sonojn, vokalojn kaj konsonantojn, kaj oni skribe duobligas la longajn.
La finna estas unu el la du oficialaj lingvoj de Finnlando kaj oficiala malplimulta lingvo en Svedio (300 000 parolantoj). En la nordo de Svedio estas parolata meänkieli, kiu havas similan minoritatan statuson. Ĝin oni povas konsideri ankaŭ variaĵo de la finna. Malnovaj grupoj de parolantoj de la finna lingvo ekzistas ankaŭ en Rusio, plejparte en Ingrio (dum la 20-a jarcento plejparte forpelita kaj asimiliĝinta), kaj norda Norvegio. Pli novaj finnalingvaj komunumoj troviĝas en Norda Ameriko (aparte en Usonaj ŝtatoj Miĉigano kaj Minnesota, nuntempe ankaŭ en Florido, kaj en Kanada provinco Ontario, en Rusia Karelio kaj Siberio (asimiliĝinta) kaj Estonio. Oni taksas, ke la finna entute havas 5 milionojn da parolantoj.