Ne konfuzenda kun la moderna hebrea lingvo kiu estas la oficiala norma kaj nuntempa hebrea lingvo de Israelo.
Hebrea lingvo | ||
עברית | ||
natura lingvo • moderna lingvo • lingvo | ||
---|---|---|
Kanaana lingvaro • judaj lingvoj | ||
Parolata en | Israelo | |
Parolantoj | 9 303 950 | |
Skribo | hebrea alfabeto | |
Lingvistika klasifiko | ||
Afrikazia
| ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Israelo | |
Reguligita de | Akademio de la Hebrea Lingvo (האקדמיה ללשון העברית) HaAqademia LaLashon Ha‘Ivrit | |
Lingva statuso | 1 sekura | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | he | |
ISO 639-2 | heb | |
ISO 639-3 | heb | |
Glottolog | hebr1246 | |
Angla nomo | Hebrew | |
Franca nomo | hébreu | |
Vikipedio | ||
La hebrea lingvo (hebree: עברית, ivrit [ivRIT])[1] estas okcidenta ŝemida lingvo el la Afrikazia lingvaro, nome la antikva lingvo de la hebreoj aŭ izraelidoj en la Biblio, kvankam la lingvo mem ne estas aludita per la nomo Hebrea en la Tanaĥo.[2] La plej fruaj ekzemploj de verkita pra-hebrea datas el la 10a jarcento a.K.[3] Ĝi estas la komuna lingvo de la judoj, kaj nuntempe oficiala lingvo en Israelo. Entute kaj nuntempe, la hebrea estas parolata de totalo de 9 milionoj da personoj tutmonde.[4]
Oni kredas ke iam inter la jaroj 200 kaj 400 de nia erao en la sekvoj de la Bar-Koĥba-ribelo, ĝi iom post iom ĉesis esti lingvo parolata, dum en la regiono la aramea kaj je malpli etendo la greka estis jam en uzado kiel internaciaj lingvoj, ĉefe inter elitoj kaj enmigrantoj.[5]. La hebrea tamen restadis, dum la tuta historio, la ĉefa skriblingvo de la judoj, ne sole por religio kaj studado, sed ankaŭ por ĉiutagaj dokumentoj, interjuda komerco, literaturo, filozofio, medicino kaj scienco. La Jud-Germana kaj poste la orienteŭropa movado de la "Haskala" ĝin modernigis kaj preparis por laika uzo. La moderna nacia movado (cionismo) ĝin revigligis kiel verkitan kaj parolatan lingvon en Otomana Palestino en la du lastaj jardekoj de la 19-a jarcento. La Brita Mandato de Palestino rekonis la hebrean kiel unu el la tri oficialaj lingvoj de la nova ŝtato (nome la angla, la araba kaj la hebrea). La hebre-parolanta komunumo en Palestino rapide kreskis kaj jam post la unua mondmilito, ekde la jaroj 1920-aj, la hebrea fariĝis la ĉefa lingvo, skribe kaj parole, de la juda komunumo. Ĝi nature fariĝis la ĉefa lingvo de la nova ŝtato Israelo en 1948. Hodiaŭ ĝi estas la ĉefa lingvo de ĉirkaŭ 5 milionoj da israelaj judoj kaj almenaŭ la dua lingvo de unu miliono da israelaj araboj. Laŭ Etnologiisto, ĉirkaŭ 1998, la hebrea estis iĝanta la lingvo de 5 milionoj da personoj tutmonde.[6] Usono estis la dua plej granda hebreparolanta loĝantaro, kun 220,000 fluaj parolantoj,[7] ĉefe el Israelo.
La moderna hebrea estas unu el la du oficialaj lingvoj de Israelo (dum la alia estas la moderna normiga araba), dum antaŭmoderna hebrea estas uzata por preĝado aŭ studado en Judaj komunumoj ĉirkaŭ la tuta mondo nuntempe. Antikva hebrea estas ankaŭ la liturgia lingvo de Samarianoj, dum la moderna hebrea aŭ la araba estas ties gepatra lingvo. Kiel fremda lingvo, ĝi estas studata ĉefe de Judoj kaj studentoj de Judismo kaj de Israelo, kaj de arkeologoj kaj de lingvistoj specializiĝantaj en Mezoriento kaj ties civilizacioj, same kiel de teologoj en kristanaj seminarioj.