Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj eseoj estas kolekto de eseoj, precipe pri lingvoj, eldonita de UEA en 2015. La eseoj temas pri 16 tekstoj de 11 aŭtoroj premiitaj siatempe en la Belartaj Konkursoj de UEA kaj verkitaj inter la jaroj 1979 kaj 2009. La eldono estis redaktita de Michela Lipari kaj Humphrey Tonkin kun Enkonduko de tiu lasta kaj Postparolo de Carlo Minnaja. Tre konataj aŭtoroj estas ja Sten Johansson, Bernard Golden, Nikola Raŝiĉ, Gonçalo Neves, Aleksandro Melnikov, Christian Rivière, kaj Geraldo Mattos. Tri aŭtoroj reprezentiĝas per pli ol unu verko. En la suba enhavtabelo la dato rilatas al jaro kiam la eseo estis premiita.