Jane Seymour | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Jane Seymour | ||
Naskiĝo | ĉ. 1508 | |
Morto | 24-an de oktobro 1537 en Hampton Court | |
Mortis per | Puerperal infection (en) vd | |
Tombo | Kapelo de Sankta Georgo vd | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Dinastio | House of Seymour vd | |
Patro | John Seymour (en) vd | |
Patrino | Margery Wentworth (en) vd | |
Gefratoj | Elizabeth Seymour, Lady Cromwell (en) , Henry Seymour (en) , Thomas Seymour kaj Edward Seymour, 1-a Duko de Somerset vd | |
Edz(in)o | Henriko la 8-a (1536 (Gregoria)–1537 (Gregoria)) vd | |
Infanoj | Eduardo la 6-a vd | |
Parencoj | Maria la 1-a (duonfilino) Elizabeto la 1-a (duonfilino) vd | |
Profesio | ||
Okupo | honordamo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jane SEYMOUR [ĝejn sejmur] (ĉ. 1508 – 24-a de oktobro 1537) estis reĝino de Anglio de 1536 ĝis 1537 kiel la tria edzino de la reĝo Henriko la 8-a. Ŝi sukcedis Anne Boleyn kiel reĝedzino post la ekzekutado de tiu en majo 1536. Ŝi mortis pro postnaskaj komplikoj malpli ol du semajnojn post la nasko de sia nura infano, nome filo kiu iĝos la reĝo Eduardo la 6-a. Ŝi estis la nura el la edzinoj de Henriko la 8-a kiu ricevis reĝinan funebron, kaj lia nura edzino kiu estis entombigita apud li en la Kapelo de Sankta Georgo, en la Kastelo Windsor.
Jane ne estis tiom klere edukita kiom la unua kaj dua edzinoj de Henriko, nome Katerino de Aragono kaj Anne Boleyn. Ŝi povis legi kaj skribi iomete, sed estis multe pli bone por kudrado kaj dommastrumado, kiuj estis tiam konsiderataj multe pli necesaj por virinoj.[1] Estas informoj, ke ŝiaj kudroverkoj estis belaj kaj prilaboritaj; kelkaj el ŝiaj verkoj survivis ĝis 1652, kiam laŭ registroj ili estis donacitaj al la familio Seymour. Post ŝia morto, oni notis, ke Henriko estas "entuziasma brodisto."[2]
Jane iĝis honor-damo en 1532 por la reĝino Katerino, sed eble ŝi jam servis ŝin el 1527, kaj poste servis por la reĝino Anne. La unua registro de la intereso de Henriko la 8-a en Jane estis en februaro 1536, ĉirkaŭ tri monatojn antaŭ la ekzekuto de Anne.[3]
Henriko la 8-a fianĉiĝis al Jane la 20an de majo 1536, ĝuste unu tagon post la ekzekuto de Anne Boleyn. Ili geedziĝis en la Palaco Whitehall, Whitehall, Londono, fare de la episkopo Gardiner[4] la 30an de majo 1536.
En januaro 1537, Jane gravediĝis. Dum sia gravedo, ŝi disvolviĝis manĝemon de koturnoj, kiujn Henriko mendis por ŝi el Kalezo kaj Flandrio. Dum la somero, ŝi ne aperis publike kaj relative trankviliĝis, zorgita de la reĝaj kuracistoj kaj siaj damoj.[5] Ŝi naskis la esperegitan masklan heredanton, nome estonta reĝo Eduardo la 6-a, je la dua matene[6] la 12an de oktobro 1537 en la palaco Hampton Court.[7] Eduardo estis baptita la 15an de oktobro 1537, sen ĉeesto de sia patrino, kiel estis kutimo. Li estis la nura laŭleĝa filo de Henriko la 8-a kiu survivis infanaĝon. Ambaŭ liaj filinoj, nome Maria kaj Elizabeta, ja ĉeestis kaj portis la baptoveston de Eduardo dum la ceremonio.[8]
La naskopeno fare de Jane estis malfacilega, kaj daŭris du tagojn kaj tri noktojn, probable ĉar la bebo ne estis taŭge lokita.[9] Post la bapto, klariĝis, ke ŝi estas ege malsana.[10] Ŝi mortis la 24an de oktobro 1537 en la palaco Hampton Court.