Jantaj

Jantaj
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 264000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 968 202  (2010) [+]
Loĝdenso 503 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 28′ N, 121° 27′ O (mapo)37.464444444444121.44777777778Koordinatoj: 37° 28′ N, 121° 27′ O (mapo) [+]
Areo 13851,5 km² (1 385 150 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Jantaj (Ĉinio)
Jantaj (Ĉinio)
DEC
Situo de Jantaj

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yantai [+]
vdr

Jantaj (ĉine 烟台/煙臺, pinjine: Yāntái) estas metropolo en nordoriento de la provinco Shandong, en Ĉinio.

La urbo estas la plej granda fiŝhaveno en Shandong kaj hodiaŭ grava ekonomia centro. En okcidentaj landoj, Jantaj estis erare konata, kiel Chefoo, sed tiu nomo rilatas nur al la Zhifu-insulo, iam ligita al Jantaj.

Laŭ la stato de 2010 en la urbo Jantaj vivis 6 968 202 loĝantoj sur areo de 13 851,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 503 loĝantoj/km².

La nuntempa nomo de Jantaj devenas de la gvato-turoj konstruitaj sur Monto Qi en 1398, dum la regno de la imperiestro Hongwu, fondinto de la Dinastio Ming (yan—fumo; tai—turo). La turoj estis uzataj por averti pri invadoj de japanaj piratoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne