![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kioto (apartigilo) |
Kioto | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
granda urbo kun esceptoj (1956–) urbo de Japanio (1889–) ŝtata eksĉefurbo (794–1869) urbego ĉefurbo de gubernio de Japanio turisma celloko universitata urbo konferenca kaj turisma urbo ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Insulo | Honŝuo | ||||
Regiono | Kansajo | ||||
gubernio | ![]() | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 600-0000–616-9999 • 520-0461–520-0465 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 463 723 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 768 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 35° 1′ N, 135° 46′ O (mapo)35.011611111111135.76811111111Koordinatoj: 35° 1′ N, 135° 46′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 827,83 km² (82 783 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Kioto (japane aŭskulti) estas urbo en Japanio, ĉefurbo de la gubernio Kioto, Urbo aldifinita de registara dekreto. Ĝi estas la historie kaj kulture plej grava urbo de Japanio. Kioto situas en la regiono Kansajo (ankaŭ nomata Kinki), kaj geografie troveblas en la centro de la insulo Honŝuo, la plej granda el la insuloj de Japanio. Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 1 463 723 loĝantoj sur areo de 827,83 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 768 loĝantoj/km².
La teritorio havas komunan limon kun Uĝi, Kameoka, Muko, Nagaokakjo, Jaŭata, Nantan, Oojamazaki, Kumiyama, Ocu, Takaŝima, Takacuki kaj Ŝimamoto.
Dum la epoko de Heian (794 — 1192) kaj epoko de Muromaĉi (1338 — 1573) Kioto estis ĉefurbo. Ekde 794 ĝis 1868, Imperiestroj de Japanio loĝis en la urbo.
Kioto estas ankaŭ industria urbo. Grandaj entreprenoj (Kyocera, Shimadzu, Nintendo, ktp.) situas tie.