Kolorblindeco | |
---|---|
malsano | |
La kolorblindeco, ankaŭ diskromatopsio aŭ monoĥromatio estas anomalio de la kolorvidado, kiam oni ne povas distingi kolorojn. La denaska kolorblindeco estas okula, kaj havas ĝian kialon en la okulo. La cerba kolorblindeco estas sekvo de damaĝo de la nervosistemo.
En multaj lingvoj oni nomas ankaŭ la diĥromation kolorblindeco; ankaŭ en Esperanto oni kelkfoje tiel uzas la vorton, konfuzante la du anomaliojn. La diĥromatoj povas distingi iujn kolorojn, sed por homoj kun severa diĥromatio tio estas tre malfacila. La mono- kaj diĥromatio estas kontinuaj; ili havas komunan ICD kodon 53.5. Al tiu apartenas ankaŭ la akompanaj simptomoj de la kolorblindeco: la impresiĝemo kaj la malforta vidakreco. Temas pri la du tipoj de la kolorblindeco: pri monoĥromatio kaj aĥromatopsio.
Iuj bestoj - ekzemple, la fokoj kaj la balenoj - estas monoĥromatoj kun unu kolorvida ĉeltipo, kiu estas plej sentema al la verda spektro.