Korpuso

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Korpuso (tekstaro). Por informoj pri divido de armeo, vidu la artikolon Korpuso (armeo).

Korpuso (aŭ tekstaro) estas ekstreme ampleksa aro da tekstoj aŭ transskribitaj parolregistraĵoj en elektronika versio, kiun oni uzas kiel tuton por studo. Komputiko ne necesas, sed tre faciligas la pretigon kaj uzon de tekstaroj. Ili provizas informojn pri certa lingvo per la uzo de speciala programaro.

Multaj lingvistoj insistas, ke tekstaro devas esti morfologie markita por ebligi serĉon de gramatikaj formoj en kuntekstoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne