Kratero (en greka: κρατήρ, kratēr, el la verbo κεράννυμι, keránnymi, "miksi") estas granda vazo de la speco, kiu estis uzata en antikva epoko por miksi vinon kaj akvon kiel estis kutime en Antikva Grekio.
Laŭ Francisko Azorín Kratero estas Pokalsimila ujo kun ansoj, argila aŭ metala, uzita de grekoj k. romanoj por enteni miksajn trinkaĵojn.[1] Li indikas etimologion el la greka krater (miksujo).[2]