Luciano | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Λουκιανὸς ὁ Σαμοσατεύς | ||
Naskiĝo | 125 en Samosato | |
Morto | 192 en Ateno | |
Lingvoj | antikva greka • kojnea greka • siria vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto biografo filozofo satiristo poeto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Vera historio ❦ Dialogoj de la dioj ❦ Dialogoj de la mortintoj ❦ Maraj dialogoj ❦ The Mistaken Critic vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Luciano de Samosato (greke Λουκιανὸς ὁ Σαμοσατεύς, latine Lucianus Samosatensis; n. 125 – m. 180), aŭ simple Luciano[1] aŭ Lukiano[2], estis konata asiria verkisto de satiroj, filozofo epikura kaj komediisto, kiu verkis en la greka lingvo. Luciano naskiĝis en Samosato, kie hodiaŭ estas Turkujo, sed tiame ĝi estis romia provinco.
Li estas konata pro sia spirita kaj mokema stilo. Inter liaj plej konataj verkaĵoj, estas: Vera historio (eble la unua verkaĵo sciencfikcia en la historio), Aleksandro la profetaĵvendisto, La morto de Peregrino, Vendado de kredoj, Dialogoj inter la dioj, kaj Dialogoj de la mortuloj.
Luciano admiris Epikuron kaj liajn verkaĵojn. Lia kritiko de Aleksandro la fraŭda profeto enhavas la laŭdon jenan al la Precipaj Doktrinoj de lia filozofo preferita:
|