La Malferma Universitato de Britio (angle The Open University; akronime OU) estas la plej granda ŝtata universitato en Britio kaj Eŭropo. Ĝi estis fondita en 1969.
OU proponas distancajn studojn, konfirmilojn kaj studfinajn diplomojn pri gradoj kiaj bakalaŭreco, supera (laŭda) bakalaŭreco, magistreco kaj doktoreco (PhD = philosophiæ doctor).
En 1983 estis fondita la negoca-ekonomika fakultato Open University Business School, kiu nun estas inter la plej grandaj tiaj institutoj en la mondo.