Meksiko | |||||
Meksikaj Unuiĝintaj Ŝtatoj | |||||
Estados Unidos Mexicanos | |||||
Detaloj | Detaloj | ||||
Nacia himno: Himno Nacional Mexicano Nacia Himno Meksika | |||||
imperio (1863–1867) imperio (1821–1823) nacio suverena ŝtato (–) konstitucia respubliko federacia respubliko demokratia respubliko lando Sekva Dekunuo vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bazaj informoj | |||||
Ĉefurbo | Meksikurbo | ||||
Oficiala(j) lingvo(j) | hispana (de fakto), kaj pluraj lingvoj de Meksiko. | ||||
| |||||
Plej ofta(j) religio(j) | katolikismo (89%) protestantismo (6%) aliaj (5%) | ||||
Areo | 1 972 550 km² | ||||
- % de akvo | 1,58 % | ||||
Loĝantaro | 126 014 024 (2020))[1] | ||||
Loĝdenso | 61 loĝ./km² | ||||
Loĝantoj | mestizoj (60%) indiĝenoj (30%) eŭropidoj (9%) aliaj (1%) | ||||
Vivolongo | 75 jaroj | ||||
Horzono | -6 al -8 UTC-5 al -7 (somere) | ||||
Interreta domajno | mx | ||||
Landokodo | MX | ||||
Telefona kodo | 52 | ||||
Plej alta punkto | Citlaltepetl | ||||
Plej malalta punkto | Laguna Salada | ||||
Politiko | |||||
Politika sistemo | Prezidenta respubliko | ||||
Ŝtatestro | Claudia Sheinbaum Pardo | ||||
Ĉefministro | Ne havas | ||||
Nacia tago | 16-a de septembro 1810 | ||||
Sendependiĝo disde Hispanio | 27-a de septembro 1821 | ||||
Ekonomio | |||||
Valuto | Meksika peso (MXN) | ||||
MEP | laŭ 2006 | ||||
– suma | $ 1,149 duiliono | ||||
– pokapa | $ 12.775 | ||||
Esperanto-movado | |||||
Landa E-asocio | Meksika Esperanto-Federacio | ||||
Meksiko (hispane México[2] [MEĥiko], oficiale: Estados Unidos Mexicanos),[3][4][5][6] oficiale Unuiĝintaj Ŝtatoj de Meksiko, estas federacia konstitucia respubliko en Nordameriko[7], kiu konsistas el 31 ŝtatoj kaj federacia distrikto Meksikurbo,[8] kiu estas ankaŭ la plej loĝata urbo de la lando kaj de Hispanameriko.
Laŭ ties Konstitucio, ĝia regoformo konsistas el respubliko reprezentativa, demokratia, laika kaj federacia, komponita de 32 federaciaj entoj (31 ŝtatoj kaj la federacia ĉefurbo).[9][10][11]
Norde ĝi limas kun Usono (laŭlonge de 3 155 km landlimo); sudokcidente kun la Pacifika oceano; sudoriente kun Gvatemalo (958 km), Belizo (276), kaj la Kariba Maro; kaj oriente troviĝas la Meksika golfo. La marbordoj de la lando entute totalas 9 330 km.[12] La meksika surfaco ampleksas proksimume 2 milionojn da km², nome 1 964 375 km²,[12] kio atingas la dektrian rangon inter la plej grandaj landoj el la mondo kaj la tria plej granda de Latinameriko.
En tiu ĉi teritorio loĝas inter 126 kaj 129 milionoj da personoj,[13], pro kio la lando estas la deka aŭ dekunua plej loĝata de la mondo. La majoritato havas kiel gepatra lingvo la hispanan, kiun la ŝtato rekonas kiel ŝtata lingvo kun 67 lingvoj indiĝenaj propraj de la lando,[14] sed en la lando oni parolas entute ĉirkaŭ 287 lingvojn.[15] Tio faras Meksikon la ŝtato plej granda laŭ nombro da hispanparolantoj,[16] same kiel la oka lando kun plej granda lingva diverseco en la mondo.[17]
La homa apero en Meksiko datas el antaŭ 30 000 jaroj.[18] Kiel frukto de miloj de jaroj de kultura disvolvigo aperis en la meksika teritorio la kulturoj mezamerikaj, aridamerikaj kaj oazamerikaj. La aktuala centra teritorio de Meksiko estis la ĉefa areo de la meksika popolo kaj parte de la popolo de majaoj, du el la plej gravaj civilizacioj de la Antaŭkolumba Ameriko. Dum 300 jaroj, la totalo de la aktuala teritorio formis parton de la Vicreĝlando Nova Hispanio, kun ĉefurbo en Meksikurbo, estante unu de la plej gravaj entoj de la Hispana Imperio en Ameriko. Post la hispana dominado, Nov-Hispanio iniciatis la lukton por sia politika sendependeco en 1810, kiu kulminis en 1821. Poste, dum ĉirkaŭ unu jarcento la lando estis enkotigita en serio de enlandaj militoj kaj invadoj de eksterlandanoj kiuj rezultis en gravaj konsekvencoj en ĉiuj medioj de la vivo de la meksikanoj. Dum granda parto de la 20-a jarcento (ĉefe en la duonao triono) okazis periodo de granda ekonomia kresko kadre de politiko dominita de unusola politika partio, nome PRI.
Laŭ la Monda Organizaĵo de Turismo, Meksiko estas la ĉefa turisma destinejo de Latinameriko kaj la tria plej vizitita de la mondo en 2020.[19] Tio rilatas grandmezure al kulturaj aŭ naturaj 34 lokoj kiuj estas konsiderataj de la Unesko kiel Monda heredaĵo, tiukadre la lando estas la unua en la kontinento.
Meksiko estas ankaŭ unu de la landoj kun plej granda diverseco de klimatoj en la mondo, konsiderata unu de la deksep diversegaj landoj de la planedo, estas hejmo de 10-12 % de la tutmonda biodiverseco[20] kaj estas hejmo de pli ol dekdu mil endemiaj specioj.[21]
Meksiko apartenas la gravaj internaciaj organizaĵoj kiel al UN (1945) kaj Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj.