Miensimbolo[1][2], mienvinjeto[1][2] aŭ mieneto[1][2] estas kombino de tipografiaj signoj uzata por esprimi senton aŭ nuanci frazon je Interreto, babilejo, poŝtelefon-mesaĝumado (SMS) ktp.
Pluraj lingvoj uzas la vorton emoticon [emOtikon] ("emocia simbolo"), inter esperantlingvaj komputilistoj oni ĝin ofte simple nomas mieno, sed oni ankaŭ povas uzi la vorton emociikono (emocio + ikono).
Pro la fakto, ke multaj ne-lingvaj gestoj perdiĝas en ne-vid-al-vida komunikado, miensimboloj ekestis kaj evoluis dum la mallonga erao de Interreto.
La plej kutima miensimbolo estas: :-) nomata ankaŭ ridetulo. Ĝi esprimas senton de gajo, ĝojo (rigardu ĝin klininte la kapon maldekstren por kompreni). Alia ofta mieno estas :-( kiu esprimas malan senton.
Tiuj apartenas al la tielnomataj plenaj mienoj, t. e. mieno konsistanta el almenaŭ 3 signoj. Neplenaj mienoj estas interalie :) kaj :(.
Iritiĝinte pro la bezono ĉiam kap-klini por ĝuste rigardi la signojn, iuj japanoj ekuzis Japanajn miensimbolojn, kiuj rekte "staras" kaj pli bone respegulas orient-azian esprimmanierojn. Ekzemploj estas: (^_^) "ĝojo" kaj \(^_^)/ "venkinteco, hura!".
En la rusa lingvo kaj en aliaj lingvoj de la eksa Sovetunio oni ofte uzas eĉ pli simplajn miensimbolojn, nome ) por ĝojo kaj ( por la malo, kiujn oni povas ripeti por plifortigi ilin. Ofte oni do uzas ))) aŭ (((.