Nov-Zelando

Nov-Zelando
New Zealand
Aotearoa

Flago de Nov-Zelando

Blazono de Nov-Zelando

Detaloj Detaloj
Nacia himno: "God Defend New Zealand"
kaj "God Save the King"
Situo
suverena ŝtato (1987–)
Komunuma reĝlando (1947–)
dominio de Brita Imperio (1907–1947)
kronkolonio (1841–1907)
insula lando
lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Velingtono
Oficiala(j) lingvo(j) maoria lingvo, novzelanda gestlingvo, angla lingvo
Uzata(j) lingvo(j) angla lingvo, maoria lingvo, novzelanda signolingvo.
Plej ofta(j) religio(j) protestantoj
Areo 270 700 km²
- % de akvo 2,1 %
Horzono UTC+13:00
Interreta domajno nz
Landokodo NZ
Telefona kodo 64
Plej alta punkto Aoraki
Plej malalta punkto Taieri Plain
Politiko
Politika sistemo konstitucia monarĥio
Ŝtatestro Reĝo Karlo la 3-a (ekde 2022)
Ĉefministro Christopher Luxon
Ekonomio
Valuto Novzelanda dolaro (NZD)

AkvejoPacifiko

Koordinatoj41° 12′ 0″ S, 174° 0′ 0″ O (mapo)-41.2174
Plej alta punktoAoraki [+]
- alteco3 724 m [+]
Plej malalta punktoTaieri Plain [+]
- malalteco2 m sub la marnivelo [+]
Akvokolektejo268 021 km² (26 802 100 ha) [+]
Areo268 021 km² (26 802 100 ha) [+]
Loĝantaro5 118 700 [+] (31-a de decembro 2021)
HorzonoUTC+13:00, UTC+12:00, UTC+13:45, UTC+12:45, UTC-10:00, UTC-11:00, Pacific/Auckland, Pacific/Chatham [+]

Nov-Zelando (Nov-Zelando)
Nov-Zelando (Nov-Zelando)
DEC
Map
Nov-Zelando

Vikimedia Komunejo:  New Zealand [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Nov-ZelandoNovzelando (angle New Zealand [njuːˈziːlənd]; maorie: Aotearoa [aɔˈtɛaɾɔa]) estas lando en Oceanio, kiu konsistas el du ĉefaj insuloj, nomataj Norda Insulo (Te Ika-a-Māui) kaj Suda Insulo (Te Waipounamu), aliaj mezgrandaj kiel Stuarto-Insulo kaj el ĉirkaŭ 700 kromaj insuletoj. Ĝi kovras entute totalan areon de 268 021 kvadratajn kilometrojn. Nov-Zelando estas ĉirkaŭ 2 000 kilometrojn oriente de Aŭstralio tra la Tasmana Maro kaj 1 000 kilometrojn sude de la insuloj de Nov-Kaledonio, Fiĝioj, kaj Tonga. La varia topografio kaj krutaj montopintoj de la lando, kiel la Sudaj Alpoj, rezultas multe el tektona levo kaj vulkanaj erupcioj. La novzelanda ĉefurbo estas Velingtono (331 mil), ties plej loĝata urbo estas Aŭklando (953 mil), kaj aliaj urboj estas Christchurch (325 mil), Hamilton, Tauranga, Napier-Hastingo kaj Dunedin. La totala loĝantaro estas de 4 699 755 (2018), inter ili 87% blankuloj, 16,5% maorioj.

Pro sia malproksimeco, la insuloj de Nov-Zelando estis la lastaj grandaj loĝeblaj termasoj kiuj estis loĝataj de homoj. Inter ĉirkaŭ 1280 kaj 1350, Polinezianoj eksetliĝis en la insulojn kaj poste disvolvis distingan maorian kulturon. En 1642, la nederlanda esploristo Abel Tasman iĝis la unua eŭropano kiu venis kaj registris Nov-Zelandon. En 1840, reprezentantoj de Britio kaj maoriaj estroj subskribis la Traktaton de Waitangi, kiu deklaris la britan suverenecon super la insuloj. En 1841, Nov-Zelando iĝis kolonio ene de la Brita Imperio, kaj en 1907 ĝi iĝis dominio; ĝi akiris plenan statutan sendependecon en 1947, kaj la Britia monarko restis ŝtatestro. Nuntempe, la majoritato de la novzelanda loĝantaro de 5 milionoj estas de eŭropa deveno; la indiĝenaj maorioj estas la plej granda minoritato, sekvita de azianoj kaj de pacifikinsulanoj. Tiel, la novzelanda kulturo estas ĉefe derivata el maorioj kaj fruaj britaj setlantoj, kun ĵusa ampleksigo de kulturo okazigita el pliigita migrado. La oficialaj lingvoj estas maoria kaj novzelanda signolingvo, dum la angla estas la hegemonia kaj de facto oficiala lingvo.[1]

Disvolviĝinta lando, Nov-Zelando alte rangas en internaciaj komparoj de landaj atingoj, kiel vivkvalito, edukado, protektado de civilj liberoj, registara travideblo, kaj ekonomia libero. Nov-Zelando trapasis gravajn ekonomiajn ŝanĝojn dum la 1980-aj jaroj, kiuj transformis ĝin el protektisma al liberigita ekonomio de libera komerco. La serva sektoro hegemonias en la landa ekonomio, sekvita de la industria sektoro, kaj de agrikulturo. Ankaŭ eksterlanda turismo estas grava fonto de enspezo. Interne, la leĝofara aŭtoritato estas elektita, unuĉambra Parlamento, dum la plenuma politika povo estas farita de kabineto, estrata de Ĉefministro, nune Jacinda Ardern. La reĝo Karlo la 3-a estas la landa monarko kaj estas reprezentata de la Ĝenerala Guberniestro. Aldone, Nov-Zelando estas organizita en 11 regionaj konsilioj kaj 67 teritoriaj aŭtoritatoj por lokregaj celoj. La Regno Nov-Zelando inkludas ankaŭ dependajn teritoriojn kiel Tokelao (dependa teritorio); Kukinsuloj kaj Niuo (mem-regaj ŝtatoj en libera asocio kun Nov-Zelando); Insulo Scott, Dependaĵo Ross, kiu estas novzelanda teritoria postulo en Antarkto ktp.

Nov-Zelando estas membro de Unuiĝintaj Nacioj, Komunumo de Nacioj, ANZUS, OEKE, ASEAN Plus Ses, APEK, la Pacifika Komunumo kaj la Pacifikinsula Forumo.

  1. Bardsley, Dianne (7-a de oktobro 2018). "English language in New Zealand - Characteristics of New Zealand English" ("la angla en Nov-Zelando - ecoj de la novzelanda angla") Te Ara - the Encyclopedia of New Zealand. Alirita la 26-an de decembro 2021.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne