Tiu ĉi artikolo temas pri la unua germana regna kanceliero. “Bismarck” havas ankaŭ aliajn signifojn, vd. Bismarck (apartigilo) |
Otto Eduard Leopold von BISMARCK, grafo de Bismarck-Schönhausen, duko de Lauenburg, princo de Bismarck (naskiĝis la 1-an de aprilo 1815 en Schönhausen ĉe Magdeburgo, mortis la 30-an de julio 1898 en Friedrichsruh ĉe Hamburgo), nomata "la Fera Kanceliero", estis prusa konservativa politikisto kaj ŝtatestro, kiu hegemoniis en aferoj kaj de Germanio kaj de tuta Eŭropo el la 1860-aj jaroj ĝis 1890 kaj estis la unua Kanceliero de la Germana Imperio inter 1871 kaj 1890, post esti maksimuma farinto de la Unuigo de Germanio (1871).
En 1862, la reĝo Vilhelmo la 1-a nomumis Bismarck kiel Ministro-Prezidento de Prusio, nome posteno kiun li tenos ĝis 1890, kun la escepto de mallonga interrompo en 1873. Li provokis tri mallongajn, decidigajn militojn kontraŭ Danio, Aŭstrio, kaj Francio. Post la venko kontraŭ Aŭstrio, li abolis la supranacian Germanan Konfederacion kaj anstataŭe formis la Nordgermanan Konfederacion kiel la unua Germana naci-ŝtato en 1867, kaj estris ĝin kiel Federacia Kanceliero. Tio aligis la pli malgrandajn nordgermanajn ŝtatojn ĉe Prusio. Poste li ricevis la subtenon de sendependaj sudgermanaj ŝtatoj en la venko de la Konfederacio super Francio, kaj formis la Germanan Imperion en 1871, unuigante Germanion kaj igante sin mem Imperia Kanceliero, dum li retenis la kontrolon de Prusio samtempe. La nova Germana lando ekskludis Aŭstrion, kiu estis estinta la ĉefa kontraŭanto de Prusio por la hegemonio inter la Germanaj ŝtatoj.
Plenuminta tion ĉirkaŭ 1871, li lerte uzis la diplomation de la povekvilibro por pluteni la sintenon de Germanio en Eŭropo kiu, spite multajn disputojn kaj milittimoj, restis enpace. Por historiisto Eric Hobsbawm, estis Bismarck kiu "restis nedisputita monda ĉampiono ĉe la ludo de multflanka diplomatia ŝako dum preskaŭ dudek jaroj post 1871, [kaj] dediĉis sin mem ekskluzive, kaj sukcese, por elteni pacon inter la potencoj."[1] Tamen, lia aneksigo de Alzaco-Loreno donis novan energion al la Franca naciismo kaj helpis la kreadon de kontraŭgermanismo en Francio.[2] Tio helpis la preparon de la Unua Mondmilito.
La diplomatio de Bismarck por realecpolitiko kaj lia povega regado hejme akirigis al li la kromnomon "Fera Kanceliero". La Germana unuigo kaj ties rapida ekonomia kresko estis la fondo de lia eksterlanda politiko. Li malŝatis koloniismon sed iom nevole konstruis Germanan transmaran imperion kiam ĝi estis postulita kaj de la elito kaj de la homamasa opinio. Pere de tre kompleksa interplektigo de serioj de konferencoj, negocadoj kaj aliancoj, li uzis siajn diplomatiajn kapablojn por pluteni la rangon de Germanio kaj uzis la povekvilibron por teni Eŭropon pace en la 1870-aj kaj 1880-aj jaroj.
Majstro de kompleksa politiko hejme, Bismarck kreis la unuan socialeman ŝtaton en la moderna mondo, kun la celo ekhavi la subtenon de la laborista klaso kiu male irus al liaj socialistaj malamikoj.[3] En la 1870-aj jaroj, li alianciĝis kun la Liberaluloj (kiuj estis malalt-tarifaj kaj kontraŭ-katolikoj) kaj luktis kontraŭ la Katolika Eklezio en tio kio estas nomata la Kulturkampf ("kulturlukto"). Li perdis tiun batalon ĉar la katolikoj respondis formante povegan Centran Partion kaj uzante universalan masklan balotrajton por akiri blokon de sidlokoj. Bismarck tiam reeniris, finigis la Kulturkampf, rompis disde la Liberaluloj, metis protektajn tarifojn, kaj formis politikan aliancon kun la Centra Partio por lukti kontraŭ la Socialistoj. Devota luterana, li estis fidela al sia reĝo, kiu diskutis kontraŭ Bismarck sed fine subtenis lin kontraŭ la averto de sia edzino, Augusta von Sachsen-Weimar-Eisenach, kaj de sia heredanto, Frederiko la 3-a (Germana Regno). Kvankam la Reichstag, nome la Germania parlamento, estis elektita pere de universala maskla balotrajto, ĝi ne havis multan kontrolon de la registara politiko. Bismarck malfidis el demokratio kaj regadis pere de forta, bone trejnita burokrataro kun povego en la manoj de tradicia nobela elito de Junker kiu konsistis el la terposeda nobelaro en orienta Prusio. Kun Vilhelmo la 1-a, Bismarck ege kontrolis la enlandajn kaj eksterlandajn aferojn, ĝis li estis forigita de la juna Kaiser Vilhelmo la 2-a en 1890, je aĝo de sepdek-kvin.
Bismarck – nobela Junker li mem – estis fort-vola, sincera kaj dominanta, sed li povis esti ankaŭ respektema, ĉarma kaj ingenia. Foje li montris violentan karakteron, kaj li tenis sian povon pere de melodramaj minacoj rezigni unu fojon kaj alian, kio timigis Vilhelmon la 1-an. Li posedis ne nur longdaŭran nacian kaj internacian rigardon sed ankaŭ mallongdaŭran kapablon barakti kompleksajn disvolvigojn. Kiel la estro de tio kion historiistoj nomigas "revolucia konservismo",[4] Bismarck iĝis heroo de Germanaj naciistoj; ili konstruis multajn monumentojn honore al la fondinto de la nova Reich. Multaj historiistoj konsideras lin viziisto kiu ludis gravan rolon en la unuigo de Germanio kaj, post tio estis plenumita, tenis la pacon en Eŭropo pere de lerta diplomatio.