Paolo Ruffini

Paolo Ruffini
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1765 (1765-09-22)
en Valentano,  Papa Ŝtato
Morto 10-an de majo 1822 (1822-05-10) (56-jaraĝa)
en Modeno,  Habsburga monarkio
Tombo Sant'Agostino, Modena (en) Traduki 44° 38′ 52″ Nordo 10° 55′ 18″ Oriento / 44.64774 °N, 10.92157 °O / 44.64774; 10.92157 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj itala
Ŝtataneco Papa Ŝtato Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Modeno kaj Reggio Emilia - filozofio, medicino, kirurgio (1783–1788) Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Paolo Ruffini
Okupo
Okupo matematikisto
kuracisto
filozofo Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj regulo de Ruffini
Abel–Ruffini theorem
vdr
Ĝenerala teorio de la ekvacioj, 1799

Paolo Ruffini, naskiĝis en Valentano (Viterbo) la 22-an de septembro (1765) kaj mortis en Modeno (Italio) la 10-an de majo (1822), estis matematikisto kaj universitata profesoro en Modeno el kiu tamen estis forigita pro lia rifuzo ĵuri fidelecon al la materialisma programo de la franca-jakobena-napoleona registaro. Li ankaŭ praktikis medicinon.
Filo de medicinisto, Bazilo Ruffini, kiu tuj post la naskiĝo de Paolo translokiĝis al Emilio-Romanjo, li studis en normalaj lokaj studentejoj kaj enskribiĝis 1783 en la universitato de Modeno, kie studis precipe matematikon kaj medicinon, sed ankaŭ literaturon kaj filozofion, kaj kie aparte disĉiplis ĉe fama docento pri matematika analitiko.
Post diplomiĝo, en 1797 li profesoris pri matematiko en la universitato de Modeno, sed el tiu ofico li estis forigita ĉar lia katolika kredo altiris lin, kune kun aliaj profesoroj kiel famaj scienculoj (Luigi Galvani, ekzemple) tie aŭ aliloke, ne instrui materialismon laŭordone de la Cisalpa Respubliko kiu devis obei al direktivoj de la jakobena Parizo.

Memortabelo, lokigita de la Komunumo kaj Universitato de Modeno, pri Paolo Ruffini.

En 1806 Paolo Ruffini estis membrigita al la Akademio de Katolika Religio de Romo kaj li ekinstruis en la katedro de matematika analitiko, sed tuj post la Ateneo estis fermita ordone de la okupanta napoleona aŭtoritato 1808, li ekinstruis ĉe la Milita Akademio de Modeno starigita de la napoleona registaro.

En 1814, sub la reveninta Francisko la 4-a de Modeno, li estis nomumita rektoro de la restarigita libera universitato kie daŭrigis instrui matematikan analitikon.

Kiam eksplodis la epidemio de ekzantema tifo en 1817, li malsaniĝis kuracante la pacientojn kaj malgraŭ la parta resaniĝo li devis forlasi la docentan ŝarĝon 1819. Kaj li mortis en la 10-a de decembro de 1822.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne