Persa lingvo

Persa lingvo
perse فارسی Farsi
natura lingvomoderna lingvomakrolingvo • fako • studfako • dialekta kontinuaĵo • lingvo • lingva familio • dialektogrupo
moderna persa lingvo
Parolata en Irano, Afganujo, Taĝikio, Uzbekio, Turkmenio, ...
Parolantoj 45 000 000
Denaskaj parolantoj Taksitaj 70 milionoj
Skribo araba-persa alfabeto, araba skribo
Lingvistika klasifiko
Hindo-Eŭropa
Hindoiranaj lingvoj
Iranaj lingvoj
Persa lingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en  Irano (kiel Farsi)
 Afganio (kiel Dari)
 Taĝikio (kiel Tajik)
Reguligita de Akademio de Lingvo kaj Literaturo Persaj, Akademio de Sciencoj de Afganio, Rudaki Institute of Language and Literature
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 fa
  ISO 639-2
    Bibliografia per
    Terminologia fas
  ISO 639-3 fas
  Glottolog fars1254
Angla nomo Persian
Franca nomo persan
Vikipedio
vdr

La persa lingvo (perse فارسی Farsi, taĝike Форсӣ (taĝike Тоҷикӣ)) estas hindeŭropa lingvo, parolata kiel oficiala lingvo en Irano kaj Afganio (kun la nomo daria).

Ĝi estas okcidentirana lingvo apartenanta al la irana branĉo de la hindirana subdividaĵo de la hindeŭropaj lingvoj. La persa estas plurcentra lingvo parolata kaj uzata oficiale precipe en Irano, Afganio kaj Taĝikio en tri reciproke kompreneblaj normigaj variaĵoj, nomitaj "irana persa" (oficiale konata kiel persa),[1][2][3] daria persa (oficiale konata kiel daridaria ekde 1964)[4] kaj taĝika persa (oficiale konata kiel taĝika ekde 1999).[5] Ĝi estas parolata ankaŭ indiĝene en la taĝika variaĵo fare de grava populacio ene de Uzbekio,[6][7][8] same kiel ene de aliaj regionoj kun persa historio en la kultura influsfero de Granda Irano. Ĝi estas skribita oficiale en Irano kaj Afganio en la persa alfabeto, derivaĵo de la araba alfabeto, kaj en Taĝikio en la taĝika alfabeto, derivaĵo de la cirila alfabeto.

La moderna persa estas daŭrigo de la Mezpersa, oficiala lingvo de la Sasanida Imperio (224–651 n.e.), siavice kontinuaĵo de la Malnova persa, kiu estis uzata en la Akemenida Imperio (550–330 n.e.).[9][10] Ĝi originiĝis en la regiono Farso (Persio) en sudokcidenta Irano.[11] Ties gramatiko estas simila al tiu de multaj eŭropaj lingvoj.[12]

Laŭlonge de la historio, la persa estis uzata kiel prestiĝa lingvo fare de variaj imperioj centritaj en Okcidenta Azio, Centrazio kaj Suda Azio.[13] La malnova persa estas atestita en malnovpersa kojnoskribo ĉe skribaĵoj el inter la 6a kaj 4a jarcento a.n.e. La mezpersa estas atestita en arame-derivitaj skribmanieroj (Pahlavi kaj Manikea) ĉe surskribaĵoj kaj en Zoroastrismaj kaj Manikeismaj skribaĵoj de inter la 3-a kaj la 10-a jarcentoj. Novpersa literaturo estis por la unua fojo registrita en la 9-a jarcento, post la Islama konkero de Persio, ekde tiam adoptante la araban alfabeton.[14]

La persa estis la unua lingvo kiu elrompis la monopolon de la araba en la skribado en la Islama mondo, kaj la perslingva poezio iĝis tradicio en multaj orientaj kortegoj.[13] Kiel brita fakulo David G. Hogarth ingenie asertis, "Neniam kaptinto pli rapide kaj subtile estis kaptita per sia kaptito ol la araba fare de Persio".[15] Ĝi estis uzita oficiale kiel lingvo de burokratio eĉ fare de neindiĝenaj parolantoj, kiel fare de otomanoj en Anatolio,[16] de mogoloj en Suda Azio, kaj de paŝtunoj en Afganio. Ĝi influis lingvojn parolitajn en najbaraj regionoj kaj transe, inklude aliajn iranarajn lingvojn, la tjurkajn lingvojn, armenan, kartvelan kaj la hindarjajn lingvojn. Ĝi faris ioman influon ankaŭ super la araba,[17] kvankam prunteprenante grandan vortotrezoron el ĝi en la Mezepoko.[9][12][18][19][20][21]

La persa estas konsiderita bela lingvo kun allogaj himnoj,[22] kaj kelkaj el la plej famaj pecoj de literaturo en la mondo el la Mezepoko, kiel la Ŝahnameo de Ferdousio, la verkoj de Rumi, la Robajoj de Omar Ĥajam, la Panj Ganj de Nezami Ganjavi, la Divano de Hafez kaj La kongreso de la birdoj de Attar de Niŝapur, kaj la miksaĵoj Golestano kaj Bustano de Sadi Ŝirazi, estas verkitaj en la persa.[23] Kelkaj el plej elstaraj modernaj persaj poetoj estis Nima Juŝiĝ, Ahmad Ŝamlu, Simin Behbahani, Sohrab Sepehri, Rahi Mo'ayyeri, Mehdi Aĥavan Sales kaj Forug Farroĥ-Zad.

Estas proksimume 110 milionoj da persaj parolantoj tutmonde, kiel Persianoj, Luroj, Taĝikoj, Hazaroj, Iranaj azeroj, Iranaj kurdoj, Iranaj baluĉoj, Kaŭkazaj tatoj kaj Aimakoj. Ankaŭ la termino Persofono povus esti uzita por referenci al parolanto de persa lingvo.[24][25]

  1. Persian, Iranian. Ethnologue. Alirita 25a de Februaro 2021 .
  2. 639 Identifier Documentation: fas. Sil.org. Alirita 25a de Februaro 2021 .
  3. The Constitution of the Islamic Republic of Iran. Arkivita el la originalo je 2016-10-27. Alirita 18a de Januaro 2022 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-10-27. Alirita 2022-08-15 .
  4. Olesen, Asta. (1995) Islam and Politics in Afghanistan 3. Psychology Press, p. 205. “There began a general promotion of the Pashto language at the expense of Farsi – previously dominant in the educational and administrative system (...) — and the term 'Dari' for the Afghan version of Farsi came into common use, being officially adopted in 1958.”.
  5. Baker, Mona. (2001) Routledge Encyclopedia of Translation Studies. Psychology Press, p. 518. ISBN 978-0-415-25517-2. “All this affected translation activities in Persian, seriously undermining the international character of the language. The problem was compounded in modern times by several factors, among them the realignment of Central Asian Persian, renamed Tajiki by the Soviet Union, with Uzbek and Russian languages, as well as the emergence of a language reform movement in Iran which paid no attention to the consequences of its pronouncements and actions for the language as a whole.”.
  6. Foltz, Richard (1996). “The Tajiks of Uzbekistan”, Central Asian Survey 15 (2), p. 213–216. doi:10.1080/02634939608400946. 
  7. Jonson, Lena. (2006) Tajikistan in the new Central Asia, p. 108.
  8. Cordell, Karl. (1998) Ethnicity and Democratisation in the New Europe. Routledge, p. 201. ISBN 0415173124. “Consequently the number of citizens who regard themselves as Tajiks is difficult to determine. Tajiks within and outside of the republic, Samarkand State University (SamGU) academics and international commentators suggest that there may be between six and seven million Tajiks in Uzbekistan, constituting 30 per cent of the republic's twenty-two million population, rather than the official figure of 4.7 per cent (Foltz 1996:213; Carlisle 1995:88).”.
  9. 9,0 9,1 Lazard 1975: "The language known as New Persian, which usually is called at this period (early Islamic times) by the name of Dari or Farsi-Dari, can be classified linguistically as a continuation of Middle Persian, the official religious and literary language of Sassanian Iran, itself a continuation of Old Persian, the language of the Achaemenids. Unlike the other languages and dialects, ancient and modern, of the Iranian group such as Avestan, Parthian, Soghdian, Kurdish, Balochi, Pashto, etc., Old Persian, Middle and New Persian represent one and the same language at three states of its history. It had its origin in Fars (the true Persian country from the historical point of view) and is differentiated by dialectical features, still easily recognizable from the dialect prevailing in north-western and eastern Iran."
  10. Ammon, Ulrich. (2006) Sociolinguistics: An International Handbook of the Science of Language and Society, 2‑a eldono 3, Walter de Gruyter. “The Pahlavi language (also known as Middle Persian) was the official language of Iran during the Sassanid dynasty (from 3rd to 7th century A. D.). Pahlavi is the direct continuation of old Persian, and was used as the written official language of the country. However, after the Moslem conquest and the collapse of the Sassanids, Arabic became the dominant language of the country and Pahlavi lost its importance, and was gradually replaced by Dari, a variety of Middle Persian, with considerable loan elements from Arabic and Parthian (Moshref 2001).”.
  11. “Iran, vi. Iranian languages and scripts”, Encyclopædia Iranica.
  12. 12,0 12,1 “Persian”, Medieval Islamic Civilization.
  13. 13,0 13,1 “Persian literature”, Encyclopædia Britannica.
  14. “Iran vi. Iranian languages and scripts (2) Documentation”, Encyclopædia Iranica.
  15. Hogarth, David. (1922) Arabia. Oksfordo: Clarendon Press, p. 63.
  16. Egger, Vernon O.. (16a de Septembro 2016) A History of the Muslim World since 1260: The Making of a Global Community. ISBN 9781315511078.
  17. Holes, Clive. (2001) Dialect, Culture, and Society in Eastern Arabia: Glossary. BRILL, p. XXX. ISBN 90-04-10763-0.
  18. “Pahlavi, Pârsi, dari: Les langues d'Iran d'apès Ibn al-Muqaffa”, Iran and Islam. In Memory of the late Vladimir Minorsky.
  19. . Persian Loan Words in Arabic (24a de Novembro 2008). Arkivita el la originalo je 20a de Majo 2011. Alirita 1a de Junio 2009 . Arkivigite je 2011-05-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-05-20. Alirita 2022-08-15 .
  20. Classe, Olive. (2000) Encyclopedia of literary translation into English. Taylor & Francis, p. 1057. ISBN 1-884964-36-2. “Since the Arab conquest of the country in 7th century AD, many loan words have entered the language (which from this time has been written with a slightly modified version of the Arabic script) and the literature has been heavily influenced by the conventions of Arabic literature.”.
  21. Lambton, Ann K. S.. (1953) Persian grammar. Cambridge University Press. “The Arabic words incorporated into the Persian language have become Persianized.”.
  22. Dalal, G.A. (1995) Ethics in Persian Poetry. Abhinav Publications, p. 22–29. ISBN 8-170-17314-0.
  23. (2021) Persian Literature as World Literature. Usono: Bloomsbury Publishing, p. 2–14. ISBN 978-1-501-35420-5.
  24. Perry, John R.. (2005) A Tajik Persian Reference Grammar: Handbook of Oriental Studies 2. Boston: Brill, p. 284. ISBN 90-04-14323-8.
  25. Green, Nile. (2012) Making Space: Sufis and Settlers in Early Modern India. Oxford University Press, p. 12–13. ISBN 9780199088751.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne