Provinco Kvenko | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
Flago | Blazono | ||
Administra divido de Hispanio [+] | |||
Lando | Hispanio | ||
Ĉefurbo | Kvenko | ||
- koordinatoj | 40° N, 2° U (mapo)40-2Koordinatoj: 40° N, 2° U (mapo) | ||
Plej alta punkto | cerro San Felipe [+] | ||
- alteco | 1 839 msnm [+] | ||
Plej malalta punkto | Cabriel [+] | ||
- malalteco | 480 msnm [+] | ||
Akvokolektejo | 17 141 km² (1 714 100 ha) [+] | ||
Areo | 17 141 km² (1 714 100 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 198 718 [+] (2017) | ||
Denseco | 11,59 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Benjamín Prieto Valencia | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
Poŝtkodo | 16 [+] | ||
ISO 3166-2 | ES-CU | ||
Provinco Kvenko | |||
Vikimedia Komunejo: Province of Cuenca [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Kvenko (hispane Cuenca, kŭEnka) estas provinco de la centra Hispanio, en la orienta parto de la regiono de Kastilio-Manĉo. Ties etendo okupas 17 141 km².
Limas kun la provincoj Valencio, Albaceto, Reĝurbo, Toledo, Madrido, Gvadalaĥaro, kaj Teruelo.
Estas populacio de 217 716 personoj (laŭ la Nacia Instituto de Statistiko de Hispanio 2010) en la provinco. Ties ĉefurbo estas Kvenko, kie loĝas preskaŭ kvarono de la populacio de la provinco. Estas 238 municipoj en tiu provinco.
Ĉefaj riveroj estas la rivero Júcar kaj ties alfluanto, Cabriel kaj ankaŭ alfluantoj de la rivero Gvadiano (nome Cigüela, Záncara) kaj de la rivero Taĵo (nome Guadiela, kaj Cuervo).
Kvenko, kun malriĉa ekonomio ĉefe pro longdaŭra elmigrado, ŝajne rekuperiĝas lastatempe danke al turismo kaj al progresa diskonigado de ties rimarkindaj pejzaĝoj kaj rimedoj. La ekonomio estis tradicie centrita en la agrikulturo kaj la forstado: cerealoj, vitejoj, olivarboj, safrano, ajloj, kikeroj, lentoj, fungoj (Villanueva de la Jara, Altarejos, Las Pedroñeras, Los Hinojosos, Mota del Cuervo, Puebla de Almenara). La industrio centriĝas ĉefe en la sektoro devena de la forsta riĉo kvenka: segilejoj (Kvenko, Almodóvar del Pinar) kaj rezinoj (Kvenko, Arcos de la Sierra). Ties fontoj de minerala akvo de granda kvalito, ĉefe norde de la provinco, ebligas industrion pri enboteligo de kreska gravo (ekzemple, ĉe Beteta kaj Huerta del Marquesado).
Estas en ties teritorio la akvorezervejoj de Buendía, La Toba, Alarcón kaj Contreras kiuj lastatempe estas en malfacila situacio.[1]