Rejnlando | |||
---|---|---|---|
Historia regiono | |||
![]() | |||
regiono [+] | |||
Lando | Germanio | ||
- koordinatoj | 50° 16′ 37″ N, 6° 51′ 39″ O (mapo)50.2769896.860735Koordinatoj: 50° 16′ 37″ N, 6° 51′ 39″ O (mapo) | ||
|
|||
![]() |
|||
Rejnlando | |||
![]() |
|||
Rejnlando[1] (germanlingve: Rheinland [RAJNlant]) estas germana (ne-oficiala) regiono en la okcidenta parto de la lando je ambaŭ flankoj de la rivero Rejno de la ĉirkaŭaĵo de Majenco ĝis la nederlanda landlimo. Ĝi kongruas pli-malpli kun la iama prusa Rejn-provinco. Post la venko super Napoleono oni transdonis tiun ĉi regionon al la reĝlando Prusio. Unue la prusoj instalis du provincojn sur tiu teritorio, sed baldaŭ ili unuigis ilin.