Religio estas sistemo de ideoj kaj praktikoj, kiu celas rilatigi homojn al ia ĝenerala ordo de ekzisto. La plej multaj religioj havas rakontojn kaj simbolojn, kiuj celas klarigi la sencon de la vivo kaj la originon de la kosmo kaj de la vivo, kaj celas doni gvidon en demandoj de moralo, etiko kaj vivstilo. La kredo-sistemo de multaj religioj inkluzivas kredon je iuj transcendaj aŭ supernaturaj fortoj, ofte en la formo de unu aŭ pluraj dioj.
La religioj kun la plej multaj anoj estas kristanismo (31,5% de la homaro), islamo (23,2%), hinduismo (15%) kaj budaismo (7,1%).[1] 16,3% de la homaro konsideras sin senreligia.[1]