Komunumo Rodoso | |||||
---|---|---|---|---|---|
greke Δήμος Ρόδου (Ρόδος) | |||||
![]() Flago | |||||
insulo, poliso [+] | |||||
| |||||
Regiono | Suda Egeo | ||||
Regiona distrikto | Rodosod:Q1541945 | ||||
Supermara alteco | 1 215 m [+] | ||||
Koordinatoj | 36° 11′ N, 27° 58′ O (mapo)36.18361111111127.963888888889Koordinatoj: 36° 11′ N, 27° 58′ O (mapo) | ||||
- mezo | Rodosod:Q188731 | ||||
Plej alta punkto | Atavyros [+] | ||||
Akvokolektejo | 1 400,46 km² (140 046 ha) [+] | ||||
Areo | 1 407,96 km² (140 796 ha) | ||||
Loĝantaro | 115 490 (2011)[1] | ||||
Horzono | UTC+02:00, UTC+03:00 [+] | ||||
Poŝtkodo | 85x xx [+] | ||||
LAU | 6901 | ||||
Komunumaj distriktoj | 10 | ||||
Urbodistriktoj | 16 | ||||
Lokaj komunumoj | 27 | ||||
![]() |
|||||
Komunumo Rodoso | |||||
![]() |
|||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Rodoso[2], nomata ankaŭ Rodo aŭ Rodiso (greke Ρόδος [ródos]), estas insulo en Mediteraneo sudokcidente de Turkio. Ĝi apartenas al Grekio kaj estas la plej orienta el ties insuloj.
Ĝia areo estas 1400 km², ĝia pleja longo estas 78 km, la pleja larĝo 38 km; loĝas sur ĝi 150 000 homoj. Ĝia plej grava urbo estas Rodosurbo ĉe la norda bordo. Ties historia centro estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.[3]
Plej alta loko estas monto Ataviro (1215 m).
En Rodoso iam staris giganta statuo de la suna dio Helios, nomata Koloso de Rodoso; ĝi estis unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. Laŭ iuj ĝi estis tiom granda, ke ĝiaj piedoj staris sur la du flankoj de haveno kaj ŝipoj traveturis sub ĝi; tio estas dubata, sed oni taksas la alton de la statuo je pli ol 30 metroj. La statuo disfalis dum tertremo en -226. Plinio la pli maljuna ankoraŭ vidis ĝiajn restaĵojn kaj raportis, ke ĝiaj fingroj estis pli grandaj ol normalaj statuoj.
Diodoro asertis ke, same kiel la koribantoj en Kreto protektis Zeŭson de lia patro Krono, la telkinoj vartis kaj protektis lian fraton, la maran dion Posejdonon, en tiu-ĉi insulo. Kiam li iĝis plenaĝa, li enamiĝis en la fratinon de la Telkinoj, Halia (Ἄλια), kun kiu li havis filinon, la nimfon Rode (Ῥόδη), de kies nomo devenis la nuna nomo de la insulo[4].
De 1309 ĝis 1530 Rodoso estis rezidejo de la nuna Malta Ordeno.