Rodrigues | ||
---|---|---|
Insulo Rodriges | ||
administra divido de Maŭricio • unua-nivela administra teritoria unuo | ||
Akvejo | Hinda Oceano | |
Insularo | Maŭricio | |
Geografia situo | 19° 43′ S, 63° 25′ O (mapo)-19.71666763.416667398Koordinatoj: 19° 43′ S, 63° 25′ O (mapo) | |
| ||
Longo | 19 km | |
Larĝo | 9 km | |
Areo | 110 km² | |
Plej alta loko | Mont Limon 398 m | |
Loĝantaro | 38 000 (2012) 345 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Port Mathurin | |
Rodriges aŭ (fr) Rodrigues (prononcu [rodrig] kaj ne [rodrigèz] kiel en la portugala) kun nomo prenita de la portugala esploristo Diogo Rodrigues, estas unu el la insuloj Maskarenoj. Ĉiuj insuloj de la maskarena insularo apartenas al la Respubliko Maŭricio, escepte de la insulo La Réunion, kiu konsistas el franca transmara departemento (département d'outre mer aŭ DOM).
Ĝi estas la plej malgranda (109 km², 18 km longa, 8 km larĝa) de la tri maskarenaj insularoj sudokcidente en la Hinda Oceano, 560 km oriente de la insulo Maŭricio, kun plej alta loko de ĉirkaŭ 355 metroj. Ĝi estas ĉirkaŭita de korala rifo. La ĉefurbo estas Port Mathurin.
Je 2006 la insula loĝantaro estis ĉirkaŭ 40,000. La ĉefa lingvo estas Rodriga Kreolo, dum la franca kaj la angla estas parolataj aŭ komprenataj de la loĝantaro. La ĉefa religio estas la Roma Katolikismo kun kelkaj minoritatoj de aliaj religioj. Pleja parto de la loĝantaro estas miksaĵo de afrikaj kaj francoj. Ĉefaj industrioj estas manfarado, agrikulturo, fiŝkaptado kaj turismo.