Slovakio | |||
slovake Slovensko | |||
respubliko | |||
Situo de Slovakio enkadre de Eŭropo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Slovenská republika | |||
Himno: Nad Tatrou sa blýska | |||
Lando | Slovakio | ||
---|---|---|---|
Membreco | 10
| ||
Historiaj regionoj | Grandmoravia imperio, Hungara reĝlando, Slovaka ŝtato, Ĉeĥoslovakio | ||
Parto de | Eŭropo | ||
Montaroj | 9
| ||
Najbaras kun | 5
| ||
Regionoj | 8
| ||
Grandaj urboj | 13
| ||
Konataj lokoj | 4
| ||
Riveroj | 8
| ||
Ĉefurbo | Bratislavo | ||
- mezo | Bratislavo | ||
- alteco | 300 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 08′ 38″ N 17° 06′ 35″ O / 48.14389 °N, 17.10972 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | Gerlachovský štít | ||
- situo | Altaj Tatroj | ||
- alteco | 2 655 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | Streda nad Bodrogom | ||
- alteco | 94 m s. m. | ||
Areo | 49 035,0 km² (4 903 500 ha) | ||
Loĝantaro | 5 449 270 | ||
Denseco | 111,13 loĝ./km² | ||
Orogenenezo montariĝo |
Okcidentaj Karpatoj | ||
Estiĝo | 1-a de januaro 1993 | ||
Gvidantaro | Parlamento de Slovakio | ||
Prezidento | Zuzana Čaputová | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2 (marto ĝis oktobro) | ||
Telefona antaŭkodo | +421 | ||
ISO 3166-1 | 703 SVK SK | ||
Aŭtokodo | SK | ||
Interreta domajno | .sk | ||
Nacia himno | Nad Tatrou sa blýska | ||
Monunuo | eŭro | ||
Lingvo | slovaka | ||
Situo de la ĉefurbo enkadre de Slovakio
| |||
Vikimedia Komunejo: Slovakia | |||
Retpaĝo: www | |||
Portalo pri Slovakio | |||
Esperanto-movado en Slovakio |
Slovakio aŭ Slovakujo (slovake Slovensko), en longa formo Slovaka respubliko (slovake Slovenská republika), estas lando en Mezeŭropo. Ĝi ne havas aliron al maro kaj ĝiaj najbaroj estas Ĉeĥio (Landlimo de Ĉeĥio kaj Slovakio), Pollando, Ukrainio, Hungario kaj Aŭstrio. Ĝi estas sendependa ekde la 1-a de januaro 1993, kiam Ĉeĥoslovakio disiĝis.
Slovakio estas membro de pluraj internaciaj organizoj kiel NATO, UNO kaj Visegrada grupo. Ĝi eniris la Eŭropan Union en 2004 kaj la Eŭrozonon en 2009.