Oni proponas alinomi la artikolon «Sterko» al «Sterkaĵo». Kialo: konforme al la enhavo de l'artikolo, kiu estas pli ĝenerala, vidu en NPIV. Atentu: la celpaĝo «Sterkaĵo» jam ekzistas. Se ĝi enhavas ion alian ol nur unu version kun alidirektilo al la malnova nomo, tiam nur administrantoj povas forigi ĝin, por ke alinomado eblu.
Sterkaĵo aŭ fekundigilo estas naturdevena, organika aŭ sintezita, neorganika materialo, kiu entenas kemiajn elementojn por kresko kaj produktemo de la plantoj. Ĝi grandigas la nutrosubstancon de la grundo aŭ replenumas la detiritajn kemiajn elementojn fare de la antaŭaj kultivplantoj.