Sveda | ||
Svenska | ||
Mapo de ĉefe svedlingvaj regionoj | ||
lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
Orient-Skandinavaj lingvoj | ||
Parolata en | Svedio, Finnlando | |
Parolantoj | 9 244 250 | |
Skribo | latina kun kelkaj aldonoj | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa lingvaro | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Svedio, Finnlando | |
Reguligita de | Svenska Akademien | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | sv | |
ISO 639-2 | swe | |
ISO 639-3 | swe | |
SIL | SWD | |
Glottolog | swed1254 | |
Angla nomo | Swedish | |
Franca nomo | suédois | |
Vikipedio | ||
La sveda lingvo (svede svenska) apartenas al la orienta branĉo de la nordĝermana lingvaro. Ĝi estas parolata en Svedujo kaj en partoj de Finnlando (precipe insulo Alando (Åland)), de ĉirkaŭ 10 000 000 homoj. La sveda lingvo proksime parencas al la norvega kaj la dana lingvoj, kaj la uzantoj de la tri lingvoj havas nur malgrandajn malfacilaĵojn interkompreniĝi. La sveda havas relative multajn vokalojn, kiuj entute fariĝas 18 vokalfonemoj.
Rikssvenska oni nomas la norman lingvon. Ĝi baziĝas sur la dialektoj ĉirkaŭ Stockholm kaj Mälardalen. Kvankam regionaj variantoj bazitaj sur lokaj dialektoj estas uzata, kaj la parola kaj la skriba rikssvenska estas normigita en la tuta lando. Kelkaj dialektoj distingas sin per la gramatiko, vortprovizo kaj ankaŭ la fonologio, kaj povas esti malfacile komprenebla por eksteruloj. Tiaj dialektoj maldisvastiĝas, eĉ se lokaj aŭtoritatoj ofte kuraĝigas al ilia uzado.
Al la plej fruaj tekstoj en ĝi apartenas la mezepokaj provincleĝoj. Dum la malfrua mezepoko la sveda, same kiel la dana kaj norvega sed malsame al la islanda, importis amason da vortoj el la platdiĉa lingvo. Aparta dialekto estas la gotlanda dialekto. Finlandssvenska (sveda de Finnlando) havas sametan akcenton ol finna lingvo kaj ankaŭ iujn aliajn influojn el finna. Dum 1880-aj jaroj proksimume 15 % el loĝantoj de Finnlando estis svedlingvaj sed nun nur proksimume 5 %, el kiuj jam plejo estas dulingvaj (finna kaj sveda). Ålandssvenska (sveda de Alando) estas kompromiso de rikssvenska kaj finlandssvenska.