Tabulkomputilo

La tabulkomputilo iPad

Tabulkomputilo[1]platkomputilo[1] [angla : tablet], estas plata, tabulforma portebla komputilo kun tuŝekrano[2], kiu estas laŭ sia grando kaj funkciamplekso inter poŝkomputilo kaj tekokomputilo. Ĝi estas pli granda ol saĝtelefono[3]. Oni kutime uzas surekranan virtualan klavaron anstataŭ materian klavaron por enigi datenojn en ĝin.

En la jaro 2000 Microsoft surmerkatigis komputilon nomatan tabula personkomputilo (angle tablet personal computer), kiu tamen ne estis granda sukceso. La unua tabulkomputilo en la nuna senco de la vorto estas la iPad de Apple, surmerkatigita en Aprilo 2010.

  1. 1,0 1,1 Laŭ Reta Vortaro
  2. Definition of: tablet computer (Difino de tabulkomputilo) (angle). The Computer Language Company (c2014). Alirita 2014-07-22 .
  3. What makes a tablet a tablet? (FAQ) (Kio igas tabulkomputilon tabulkomputilo? - oftaj demandoj) CNET.com, 28-a de majo 2010. (angle)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne