Teritorio estas areo sub posedo de besto (inter ili homo) aŭ socia grupo, de organizaĵo aŭ eĉ ŝtato. Oni uzas, sekve, la vorton en biologio, psikologio, sociologio, geografio ktp. Estas, krome, multaj metaforaj uzoj de la vorto teritorio (ekzemple, la nocio "teritorio" specifa al la ludo goo), sed ĉiuj rilatas al areo, parto de pli granda spaco sub influo de individuo aŭ individueca aĵo.
Politike, teritorio estas tera surfaco de Ŝtato, suverena aŭ ne. Laŭ internacia juro, teritorio estas nepra kondiĉo por agnosko de ŝtato, pro tio, Vatikano bezonis akiri kaj konservi sian tre etan teritorion. Krom tera surfaco, la tiea aera spaco kaj la apudaj maraj akvoj estas partoj de ŝtata teritorio.
En geopolitiko, oni uzas la vorton teritorio por dependaj ŝtatoj.
Multaj landoj nomas "teritorioj" kelkajn specojn de siaj administraj partoj. Ekzemple, Kanado kaj Norvegio nomas kelkajn partojn de siaj landoj kun relative malmultaj loĝantoj "teritorioj" (ekz. Nordokcidentaj Teritorioj). "Teritorioj" nomiĝas ankaŭ la dependaj teritorioj de Usono, kiuj estas sub administrado de Usono, sed ne estas parto de iu el ties 50 subŝtatoj aŭ de Federacia Distrikto Kolumbio. Ankaŭ Aŭstralio, Francio kaj Unuiĝinta Reĝlando nomas kelkajn insulojn kaj insularojn "teritorioj", ktp.
Brazila konstitucio nomas "teritorioj" teoriajn provincojn, kiujn Brazila registaro povus krei, sed kiuj ne ekzistas.