Tours | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
Ponto Wilson
| |||||
komunumo en Francio (1789–) urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Centro-Valo de Luaro | ||||
Departemento | Indre-et-Loire (prefektejo) | ||||
Arondismento | Tours (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 4 kantonoj | ||||
Komunumaro | Tours Métropole Val de Loire | ||||
| |||||
INSEE kodo | 37261 [+] | ||||
Poŝtkodo | 37000 / 37100 / 37200 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 138 668 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 4 000 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 24′ N, 0° 41′ O (mapo)47.3927777777780.68833333333333Koordinatoj: 47° 24′ N, 0° 41′ O (mapo) | ||||
Alto | De 44 al 109 m | ||||
Areo | 34,67 km² (3 467 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Tours (France) [+] | |||||
Tours, en esperanto Turo[1], estas grava urbo de Francio, lokita en la departemento Indre-et-Loire kaj en la regiono Centro-Valo de Luaro. Ĝi estas la prefektejo de la departemento, sed ankaŭ la plej granda urbo de Centro.
Laŭ la stato de 2022 en Turo vivis 138 668 loĝantoj sur areo de 34,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 000 loĝantoj/km², sed ĝi situas meze de urba areo entenanta pli ol 364 000 loĝantojn.
La urbo estas la historia centro de la malnova provinco Turlando (Touraine), kiun oni ofte hodiaŭ rigardas kiel la « ĝardenon de Francio » . En la franca lingvo, la loĝantoj de Tours nomiĝas Tourangeaux kaj Tourangelles. Tours estas trafluata de la Luaro, kies valo apartenas al la monda heredaĵo de UNESKO. Turo estas arta kaj historia urbo ekde 1988[2].