Universitata Observatorio de Monto John

Universitata Observatorio de Monto John
Astronomia observatorio
La Observatorio sur la supro de Monto John
Oficiala nomo: Mount John University Observatory
Lando Nov-Zelando Nov-Zelando
Municipo Lake Tekapo
Supermara alteco 1 029 m s. m.
Koordinatoj 43° 59′ 2″ S 170° 27′ 9″ O / 43.98389 °S, 170.45250 °O / -43.98389; 170.45250 (mapo)
Situo de la observatorio en Nov-Zelando
Situo de la observatorio en Nov-Zelando
Situo de la observatorio en Nov-Zelando
Vikimedia Komunejo: Mount John University Observatory
Retpaĝo: http://www.phys.canterbury.ac.nz/research/astronomy/

La Universitata Observatorio de Monto John (angle Mount John University ObservatoryMJUO) estas la unua astronomia observatorio en Nov-Zelando. Ĝi estis establita en 1965 proksime de la urbeto Lake Tekapo, super la lago Tekapo en distrikto Mackenzie (Suda Insulo, Nov-Zelando), ĝia MPC kodo estas 474.[1]

Ĝi estas mastrumita de la Universitato de Canterbury, kaj gastigas la spektrografon HERCULES (High Efficiency and Resolution Canterbury University Large Echelle Spectrograph) [2] kaj la observan ejon de la japana-novzelanda kunlaborado MOA (Mikrolensaj Observadoj en Astrofiziko)[3] gvidata de Profesoro Yasushi Muraki de la Universitato de Nagojo. Teleskopo de 1,8 m. financita de Japanio, estis uzita por tiu projekto, kaj estis redonita al la Universitato de Canterbury je la fino de la projekto MOA en 2012.

En junio 2012, areo de 430 000 hektaroj ĉirkaŭ la observatorio estis deklarita kiel "Internacia Aoraki Mackenzie Rezervejo de Malluma-Ĉielo" de la Internacia Malluma-Ĉielo Asocio, unu el la nure kvar tiaj rezervejon en la mondo,[4] ĝia malluma ĉielo estas notita "2" sur la skalo de Bortle.

  1. Kodoj de la Observatorioj (Minor Planet Center)
  2. HERCULES ; el la paĝaro de la Universitato de Canterbury Arkivigite je 2005-08-18 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
  3. Microlensing Observations in Astrophysics , oficiala paĝaro Arkivigite je 2009-03-10 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
  4. Novzelanda Aoraki Mackenzie plej granda Internacia Rezervejo de Malluma-Ĉielo en la Mondo, de International Dark-Sky Asocio Arkivigite je 2015-09-23 per la retarkivo Wayback Machine (angle)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne