Vandalismo

Por projekta paĝo rigardu la paĝon Vikipedio:Vandalismo.
Damaĝita fenestro de aŭtobuso
Fumiĝanta rubujo en urbo Kaliningrad, Rusio, la 26-an de decembro 2007.

Vandalismo estas la intenca difektado aŭ detruado de objektoj kiuj apartenas al apartenas al iu alia. La fenomeno estas nomata laŭ la popolo Vandaloj, kiuj interalie plurfoje atakis Romon kaj tie kaŭzis detruojn.

Ĝenerale temas pri stultaĵoj kiel renversi rubujojn, makuli murojn per grafitio, bruligi rubaĵon kaj paperon, grate difekti aŭtomobilojn, damaĝi fenstrojn, seĝojn, aŭ aliajn objektojn de publika transporto, sed ankaŭ okazas grandskalaj detruoj de neripareblaj kulturaj trezoroj kiel ekz-e la Budhoj el Bamijano.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne