Vieno | |||||
germane Wien, hungare Bécs, ĉeĥe Vídeň, latine Vindobona | |||||
ĉefurbo kaj federacia lando | |||||
Vieno
| |||||
|
|||||
federacia ĉefurbo • statuturbo de Aŭstrio • federacia lando de Aŭstrio • metropolo • enklavo • urboŝtato • komunumo de Aŭstrio • plej granda urbo • distrikto de Aŭstrio | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Oficiala nomo: Wien | |||||
Ŝtato | ![]() | ||||
Historia regiono | Aŭstrio-Hungario | ||||
Flughaveno | Flughaveno Vieno | ||||
Najbaras kun | Malsupra Aŭstrio ĉirkaŭe | ||||
Urbaj distriktoj | 23
| ||||
Konataj lokoj | 4
| ||||
Ponto | Reichsbrücke | ||||
Riveroj | Danubo, Vieno-rivero | ||||
Situo | Vieno | ||||
- koordinatoj | 48° 12′ 32″ N 16° 22′ 21″ O / 48.20889 °N, 16.37250 °O (mapo) | ||||
Plej alta punkto | |||||
- situo | Hermannskogel | ||||
- alteco | 542 m s. m. | ||||
Plej malalta punkto | |||||
- situo | Lobau | ||||
- alteco | 151 m s. m. | ||||
Areo | 414,89 km² (41 489 ha) | ||||
Loĝantaro | 1 712 903 (2010) | ||||
Denseco | 4 128,57 loĝ./km² | ||||
Parkoj | Danuba Parko, Urboparko de Vieno, Viena Prater, Esperanto-parko | ||||
Fondo | 1-a jarcento | ||||
Urbestro | Michael Ludwig SPÖ (ekde 24-a de majo 2018) | ||||
Horzono | CET (UTC+1) | ||||
- somera tempo | CET (UTC+2) | ||||
Poŝtkodo | 1010–1239, 1400, 1450 | ||||
Telefona antaŭkodo | 01 | ||||
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |||||
Nomo | Historia urbocentro | ||||
Jaro | 2001 (#25) | ||||
Numero | 1033 | ||||
Regiono | Eŭropo | ||||
Kriterioj | ii, vi, iv | ||||
Amuzparkoj | Wiener Prater, Böhmischer Prater | ||||
Geografia lokigo sur la mapo : Centra Vieno Geografia lokigo sur la mapo : VienoOSM | |||||
Geografia lokigo sur la mapo : Vieno Interna Urbo Geografia lokigo sur la mapo : Centra Centra Vieno | |||||
![]() | |||||
Retpaĝo: www.wien.gv.at | |||||
![]() | |||||
Vieno (germane Wien [vin], bavare , hungare Bécs [bEĉ], slovene Dunaj [DUnaj]) estas kaj la ĉefurbo kaj federacia lando de la respubliko Aŭstrio.
Vieno troviĝas apud ambaŭ bordoj de la Danubo, 40 km for de la limo al Slovakio kaj la slovaka ĉefurbo Bratislavo, kaj apud la rivero Vieno. Ekkonilo de Vieno estas la Stefana Katedralo, sidejo de la ĉefepiskopo de Vieno.
Vieno estas la sidejo de diversaj internaciaj organizaĵoj kiel la Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj (OPEL) kaj la Internacia Atomenergia Agentejo (IAEA). Vieno estas la tria UNO-urbo. La urbocentro de Vieno estas rigardata kiel Monda Kulturheredaĵo de Unesko.
La historia centro de Vieno, la 1-a distrikto (Innere Stadt [INEre ŝtat]), estis elektita de la Unesko por la internacia programo de Monda Kultura kaj Natura Heredaĵo pro ties kultura valoro.
Vieno konsistas el 23 distriktoj (vidu Vienaj Urbodistriktoj).